Henri Deville (1818-1881) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Franca kemiisto, kiu famiĝis dank'al siaj laboroj por la produktado de aluminio.
| |||||
Persona informo | |||||
Henri Sainte-Claire Deville | |||||
Naskiĝo | 11-a de marto 1818 en Sankta Tomaso, Usonaj Virgulininsuloj, Usono | ||||
Morto | 1-a de julio 1881 en Bulonjo-sur-Sejno, Francio | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 43 vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Fakultato pri Sciencoj de Besançon | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Sainte-Claire Deville vd | ||||
Gefratoj | Charles Joseph Sainte-Claire Deville (en) vd | ||||
Edz(in)o | Cécile Girod de l'Ain (en) vd | ||||
Infanoj | Charles Étienne Sainte-Claire Deville (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto profesoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henri-Étienne Sainte-Claire Deville (1818-1881) estis franca kemiisto, mineralogo kaj kuracisto, kiu famiĝis dank'al siaj esploroj pri la aluminio. Li estis frato de la franca geologo Charles Saint-Clair Deville (1814-1876) kaj profesoro pri kemio kaj rektoro de la Fakultato pri Sciencoj de Besançon. Li sukcedis al Antoine-Jérôme Balard en la Normala Supera Lernejo de Parizo, kaj en 1853, li komencis anstataŭi Jean-Baptiste Dumas en la Universitato de Parizo, kaj en 1859, li definitive okupis la katedron de kemio. Li esploris la Terebintoleon kaj la Toluan balzamon, kaj malkovris la Toluenon kaj la nitratan anhidridon aŭ kvinoksidon de nitrogeno.