Juan Cabanilles | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1643 en Algemesí |
Morto | 29-an de aprilo 1712 (68-jaraĝa) en Valencio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto |
Juan Bautista José Cabanilles, baptita la 6-an de septembro 1644 en Algemesí (Provinco Valencio); † 29-a de aprilo 1712 en Valencia, estis hispana orgenisto kaj komponisto.
Cabanilles komencis sian muzikan karieron supozeble kiel kantisto en la ĥoro de sia loka preĝejo. Li lernis orgenludadon ĉe Urbán de Vargas kaj Jerónimo de la Torre, orgenistoj de la katedralo de Valencia. Poste li sekvis edukadon por sacerdoto ĉe la katedralo de Valencio, kaj per tio li ankaŭ ricevis muzikan edukadon. La 15-an de majo 1665, en la aĝo de dudek jaroj, li iĝis dua orgenisto de la katedralo. En 1666 li estis nomumita unua orgenisto post la morto de Andreu Peris kaj restis en tiu ĉi funkcio ĝis sia vivofino. La 22-an de septembro 1668 li estis ordinita. Li plenumis sian orgenistan oficon dum 45 jaroj, sed ekde 1703 li pli kaj pli ofte estis anstataŭata pro sankialoj. Ekde 1675 ĝis 1677 al lia taskaro ankaŭ apartenis la edukado de junaj ĥoristoj.
Multaj el la komponaĵoj de Cabanilles estas virtuozaj kaj siatempe avancataj. Grandparto de liaj manuskriptoj estas konservataj en la Biblioteca de Catalunya. konservitaj estas multaj komponaĵoj por orgeno (tientoj, tokatoj, pasakaljoj kaj pliaj verkoj) samkiel pluraj ĝis 13-voĉaj voĉkantaj verkoj.
Oni konsideras lin multrilate kiel la plej elstara komponisto de la hispana barokmuziko. En Hispanio oni Cabanilles iafoje ankaŭ kromnomas la „Hispana Bach“. La konservatorio de Algemesi portas sian nomon.
Tiu ĉi estas la "tiento de primo tono" (tiento pri la unua tono). Notu la sukcedan eniradon de la voĉoj — aldo, tenoro, baso kaj soprano — ĉiuj uzantaj la saman temon, formo kiu aŭguras la postan fugoformon.