János Vaszary | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1867 en Kaposvár |
Morto | 19-an de aprilo 1939 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Académie Julian (1899–) |
Parencoj | Kolos Vaszary (praonklo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo vidartisto universitata instruisto grafikartisto |
János VASZARY [jAnoŝ vasari], hungare Vaszary János estis eminenta hungara pentristo.
Li naskiĝis en Kaposvár en la 30-an de novembro 1867. Li mortis en Budapeŝto, en la 19-an de aprilo 1939.
Li lernis pentroarton en Budapeŝto, poste en Munkeno en 1887, poste en Parizo. Tie li konatiĝis kun la hungaraj kaj francaj pentristoj. En 1905 li revenis en Hungarion kaj edziĝis. Dum la 1-a mondmilito li vivis kaj pentris en Tata, poste li instruis en pentrista altlernejo.
Li ekspoziciis en 1898, 1902, 1906, 1912, 1916, 1920, 1924, 1933.