Louny | |||
germane Laun | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Louny | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Louny | ||
Administra municipo | Louny | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Memorindaĵo | Preĝejo de sankta Nikolao | ||
Rivero | Ohře | ||
Situo | Louny | ||
- alteco | 185 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 21′ 26″ N 13° 47′ 49″ O / 50.35722 °N, 13.79694 °O (mapo) | ||
Areo | 24,27 km² (2 427 ha) | ||
Loĝantaro | 18 053 (2024) | ||
Denseco | 743,84 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 12-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 440 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0424 | ||
NUTS 5 | CZ0424 565971 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 23 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mulouny.cz | |||
![]() |
Louny estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en nordokcidenta Bohemio, ĉe la rivero Ohře, en Regiono Ústí nad Labem. En 2024 ĝi havis 18 053 loĝantojn.
La urbo estas nomata "Suda pordego al Bohemia mezmontaro".
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Raná, Smolnice, Chlumčany, Chraberce, Černčice, Postoloprty, Cítoliby, Jimlín, Lenešice, Chožov, Blšany u Loun, Brodec, Vršovice, Líšťany kaj Dobroměřice.
En komerca vojo Saksion en la jaro 1115 rememorigas sin vilaĝo Lúny, kiu unue gardis travadejon kaj ekde la fino de la 13-a jarcento ponton trans la rivero. En la jaro 1253 la reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis la urbon, enloĝigita de saksiaj koloniintoj. Bazplano de la urbo estis ovala, centro estis longforma placo, paralele kun ĝi kondukis tri longaj stratoj. La urbo estis ĉirkaŭbarita per remparoj kaj malfermita per du pordegoj – Žatecká-pordego kaj Praga-pordego.
Dum husanaj militoj Louny staris je flanko de kaliko kaj komune kun Žatec kaj Slaný kreis urban asocion. Dum nobelaraj ribeloj (1547 kaj 1618) ĝi alkliniĝis al flanko de nobelaro kaj ĝi estis punita pro tio. La urbo suferis ankaŭ pro multnombraj incendioj, la plej grandaj en la jaroj 1517 kaj 1849.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 260 |
1880 | 5 561 |
1890 | 19 639 |
1900 | 10 212 |
1910 | 11 484 |
1921 | 12 266 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 896 |
1950 | 11 956 |
1961 | 12 209 |
1970 | 13 142 |
1980 | 23 034 |
1991 | 20 812 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 19 639 |
2011 | 18 121 |
2014 | 18 476 |
2016 | 18 407 |
2017 | 18 501 |
2018 | 18 446 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 18 351 |
2020 | 18 313 |
2021 | 17 563 |
2022 | 17 760 |
2023 | 18 121 |
2024 | 18 053 |
Louny konsistas el tri lokaj partoj, kiuj estas la identaj kun katastraj teritorioj (parto Brloh ne koneksas kun la urbo rekte, de Louny apartigas ĝin katastroj de municipoj Cítoliby kaj Chlumčany):
Kampurbo Cítoliby kaj ankaŭ municipoj Černčice, Dobroměřice, Chraberce, Líšťany, Obora, Raná, Veltěže kaj Vršovice estis antaŭe konsistoj de la urbo.
En la urbo naskiĝis
|