Li estis la filo de 19-a grafo kaj 1-a la duko de Savojo Amadeo la 8-a (1383-1451) kaj de lia edzino Maria de Burgonjo (Marie de Bourgogne1380-1428; ne konfuzu kun alia Maria de Burgonjo).
Amadeo la 9-a de Savojo (1435-1472), kromnomita la "Beatulo", kiu heredis de sia patro la Domestrecon de Savojo kun la titoloj de 2-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto kaj de Morianio (Maurienne).
Filipo la 2-a de Savojo (1443-1497), kromnomita "Sen Tero" kaj estonta Domestro de Savojo kun ĝiaj titoloj de duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto kaj de Morianio.
Ekde 1434 li regis kiel princo de Piemonto ĉiujn ŝtatojn de sia patro, kiu post sia vidveco forlasis ĉiujn siajn dukajn oficojn por fariĝi religiulo. Amadeo la 8-a de Savojo estis elektita en 1439 kiel Papo, abdikis favore al sia filo kaj fariĝis la antipapo (kontraŭ-papo) Felikso la 5-a.
Ludoviko la 1-a tiam fariĝis Domestro de Savojo en 1440 kun la titoloj de duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto kaj de Moriano. Li suferis pro la komplotoj de la kipraj kunuloj de sia edzino kaj pro la ambicioj de siaj najbaroj francaj kaj milanaj. Li estis devigita rezigni la provincon de Valentinio (Valentinois) interŝanĝe kun tiu de Fosinjio (Fausigny) en 1446, kaj ne sukcesis ekkapti la duklandon de Milano post la morto de la lasta Viskonti-ano.
En 1453 lia edzino ricevis per donaco de Margareto de Charny, la tiel nun nomitan Mortotukon de Torino, kiu resti posedaĵo de la Savoja Dinastio, ĝis kiam ĝi estis donacita al la Papo en 1983.