László Németh | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1901 en Baia Mare | ||||
Morto | 3-an de marto 1975 (73-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | Cerbovaskula malsano ![]() | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 9/1-1-76/77 ![]() | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | National Peasant Party (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Judit Németh, Ágnes Németh ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto prozisto publikigisto poeto literaturkritikisto dentisto dramaturgo verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
NÉMETH László estis hungara eseisto, romanverkisto, dramverkisto, tradukisto naskita en Nagybánya la 18-an de aprilo 1901 kaj mortinta en Budapest la 3-an de marto 1975. Unu el liaj filinoj estas fizikisto Judit Németh.
La patro de László Németh estis mezlerneja instruisto pri historio. Ekde 1905 ili loĝis en Budapeŝto. Li komencis lerni en universitato hungaran kaj francan lingvojn, sed ne finis ilin, sed pristudis medicinon. En decembro 1925 li gajnis la novelkonkurson de revuo Nyugat. Li laboris kiel dentisto, poste lernejkuracisto. Ekde 1926 li kunlaboris kun revuoj Protestáns Szemle (ankaŭ en pseŭdonimo Lelkes László), Nyugat, Társadalomtudomány kaj Erdélyi Helikon. Inter aŭtuno de 1932 kaj komenco de 1937 en 17 kajeroj li aperigis sian revuon verkita de li mem, Tanu. En 1934 li partoprenis en fondo kaj redaktado de revuo Válasz. En printempo 1939 li elvokis grandan tempeston per pamfleto Kisebbségben. Elde 1940 li fariĝis kunlaboranto de Zsigmond Móricz redaktita Kelet Népe kaj 1941 de Gyula Illyés redaktita Magyar Csillag. Post 1945 instruis en gimnazio de Hódmezővásárhely. Por jaroj sinsubtenis el tradukaĵoj pro maldekstraj atakoj. En 1957 li ricevis Kossuth-premion, en 1965 Premion Herder.