Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev | |||||
---|---|---|---|---|---|
Monumento de Maĥmud Esambajev
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1924 en Starie Atagi, Grozna areo, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, USSR | ||||
Morto | 7-an de januaro 2000 en Moskvo, Rusio | ||||
Tombo | Q56810797 vd | ||||
Lingvoj | rusa • ĉeĉena vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Esambajeva Nina Arkadievna | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • baleta dancisto • koreografo • politikisto • baleta majstro • amuzisto • estradmuzikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1939 - | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Pluaj premioj | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev (cirile: Махму́д Алисулта́нович Эсамба́ев (15-an de julio 1924 — 7-an de januaro 2000) — sovetia ĉeĉena baleta kaj sceneja dancisto, koreografo, artisto, Popopa artisto de USSR (1974), Heroo de Socialisma Laboro (1984).
Maĥmud Esambajev naskiĝinta la 15-an de julio 1924 en vilaĝo Starije Atagi (Grozna areo de Ĉeĉenio). Li apartenis al la gento Iŝĥoj. Li amis danci ekde infanaĝo. Je la 7 jaroj li jam dancis en geedziĝoj, kie lia patro prenis lin kun si.
En 1939 - 1941 jaroj li lernis en Grozna baleta skolo. En 15 jaroj li komencis danci en Ĉeĉena-Inguŝa ŝtata ensemblo de kanto kaj danco, en 19 jaroj - en Pjatigorska teatro de muzika komedio.
En tempo de Granda Patriota Milito li dancis en fronta koncerta teamo en linio de fronto, militaj malsanulejoj, konstruoj de defendaj strukturoj.
En 1944 - 1956 jaroj li estis solisto de Nacia akademia teatro de opero kaj baleto laŭ la nomo A. Maldibajev en Frunze (lia familio estis deportita en Centra Azio kun ĉiuj ĉeĉenoj). Li dancis ĉefajn partojn de baletoj «Baĥĉisaraja fontano», «Cigna lago», «La dormanta belulino».
En 1950-aj jaroj li lasis akademian scenon kaj komencis danci popolajn dancojn. En 1957 li iĝis solisto de filarmonio de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR. En 1959 Esambajev elstaris kun sia programo en Moskvo. Tiam kun teamo «Steloj de soveta baleto» li vizitis Francion kaj Sudamerikon kun granda sukceso.
Tiam li kreis sian teamon. Esambajev estis unua kreinto en USSR de danca programo «Dancoj de popoloj de la mondo». Li dancis multnombre diversajn dancojn: «Paŝtisto» (ĉeĉena-inguŝa, uzbeka), «Ora dio» (barata), rita «Danco de fajro», «La korrida» (hispania), «Danco kun tranĉiloj» (taĝika) kaj multaj aliaj.
Esambajev estis deputito de Supera Konsilio de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR kaj Sovetunio. Li estis prezidanto de Internacia Unio de figuroj de poparto, akademiano de Internacia Akademio de Danco. Danke al lia aktiva subteno oni konstruis novajn konstruaĵojn de drama teatro kaj cirko.
Esambajev mortiĝis en 7-an de januaro 2000. Li estis entombigita en la tombejo «Danilovskoe» en Moskvo.