Pino Daniele | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Pino Daniele |
Naskiĝo | 19-an de marto 1955 en Napolo |
Morto | 4-an de januaro 2015 (59-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | cemetery of Magliano in Toscana (en) |
Lingvoj | itala • napola |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Fabiola Sciabbarrasi (en) (2004–) |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantaŭtoro ĵaz-gitaristo kantisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.pinodaniele.com/ |
Pino Daniele (naskiĝis la 19-an de marto 1955 en Napolo, mortis la 5-an de januaro 2014 en Magliano in Toscana) estis itala muzikisto, verkisto kaj kantisto.
Li estis la unua el ses filoj de malriĉa familio, memlernis ludi gitaron. En la 1970-aj jaroj, influita de rok-muziko kaj ĵazo li kreis novan stilon nomitan de li mem "taramblu" por indiki la miksaĵon inter tarantelo, rumbo kaj bluso. Kun akuta voĉo kaj mediteraneaj sonoj liaj kanzonoj ĉiam havis (ĉefe en la komencoj) socialajn kaj politikajn mesaĝojn.
Kiel unu el la italaj muzikistoj plej konataj ekster Italio, li ludis tutmonde kun italaj kantistoj kiel Fiorella Mannoia kaj Francesco de Gregori kaj alilandaj kiel Bob Marley aŭ Bob Dylan, kaj kreis la muzikon de filmoj kiel Le vie del Signore sono finite" kaj Pensavo fosse amore invece era un calesse.
Lia lasta publika koncerto kunigis pli ol 200.000 personoj ĉe la Piazza del Plebiscito en Napolo