Prostějov | |||
germane Proßnitz | |||
urbo | |||
Nova urbodomo en Prostějov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Prostějov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Prostějov | ||
Administra municipo | Prostějov | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Memorindaĵo | Prostějov kastelo | ||
Riveretoj | Hloučela, Romže | ||
Situo | Prostějov | ||
- alteco | 223 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 28′ 20″ N 17° 06′ 38″ O / 49.47222 °N, 17.11056 °O (mapo) | ||
Areo | 39,04 km² (3 904 ha) | ||
Loĝantaro | 43 563 (2024) | ||
Denseco | 1 115,86 loĝ./km² | ||
Valego | Supramoravia valego | ||
Unua skribmencio | 1141 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 796 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0713 | ||
NUTS 5 | CZ0713 589250 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 37 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Prostějov | |||
Retpaĝo: www.mestopv.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Prostějov (antaŭe germanlingve nomita Prossnitz) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, 18 km sude de Olomouc. La urbo etendiĝas en la norda parto de la baseno Hornomoravský úval en ebenaĵa regiono Hanakio, ĉe riveretoj Hloučela kaj Romže. Vivas ĉi tie 43 563 loĝantoj (2024). Ĝi estas konata precipe pro longa tradicio de vestindustrio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mostkovice, Smržice, Výšovice, Určice, Vrbátky, Kralice na Hané, Seloutky, Bedihošť kaj Držovice.
Loĝigo de la regiono estas konata jam ekde paleolitiko (5000 antaŭ nia erao). La unua mencio pri vilaĝo Prostějovice, disvolviĝanta ĉirkaŭ landsinjora burgo, devenas el la jaro 1141. Ĝis duono de la 13-a jarcento ĝi fariĝis elstara merkatvilaĝo. En 1365 ĝi estas menciata kiel urbeto kaj en 1390, kiam ĝin ekposedis nobela familio el Kravaře, landgrafo Jošt atribuis al Prostějov rajton organizi ĉiujaran merkaton , kio fakte signifis avancigon je urbo (la rajtoj estis sekve larĝigitaj en 1406). En 1391 estis en la urbo fondita aŭgustenana monaĥejo.
En husana periodo nesufiĉe remparita Prostějov fariĝis facila ĉasaĵo – en 1430 la urbon atakis husanoj, kiuj detruis la monaĥejon kaj unu jaron pli poste bruligis kaj prirabis ĝin soldataro de Albreĥto la 2-a. En 1454 en Prostějov estiĝis juda komunumo (la unua sinagogo estis konstruita en 1522). Ekonomia kaj kultura ekfloro de la urbo komenciĝas ekde 1490, kiam ĝi estiĝis posedaĵo de la nobela familio Pernštejn. Pri la prospero meritis ankaŭ forta eklezio de Bohemiaj Fratoj, kiu en Prostějov organizis kelkajn konciliojn kaj fondis en la urbo sian lernejon, en kiu studis i.a. Jan Blahoslav. En la jaro 1495 oni komencis konstrui novajn remparojn kun bastionoj kaj kvar pordegoj , dum 1521-1540 konstrumetiejo de Jan el Pernštejn estigis en la urbo renesancan urbodomon, kastelon kaj portalon de Nigra korto. En 1527 estis en Prostějov en printejo de Kašpar Aorgus printita la unua ĉeĥlingva libro en Moravio – „Listové bratřím boleslavským“ de Jan Dubčanský.
Fine de la 16-a jarcento Prostějov transiras al posedo de la familio Liechtenstein, kio kaŭzis dekadencon de la urbo. Komence de la tridekjara milito en la urbo okazis forta rekatolikigo kaj forpelo de Bohemiaj Fratoj, sekve en 1643 ĝi estis grave damaĝita kaj prirabita de sveda soldataro - kulmino de katastrofoj estis granda incendio en 1697, dum kiu forbrulis ankaŭ urbodomo, lernejo kaj preĝejo. Renoviĝo kaj reviviĝo okazis nur malrapide dum la 18-a jarcento, kune kun evoluo de juda komerco, fondo de monaĥejoj kaj arta agado. Reformoj de la imperiestro Jozefo la 2-a pozitive influis staton de sanzorgo, klerigado, religia vivo kaj administrado de la urbo En 1800 en Prostějov estiĝis unuaj manufakturoj. En 1801 estis fondita tolfabriko de Veit Ehrenstamm kaj en 1858 unua vestaĵentrepreno, kiu ligiĝis al malnovaj lokaj tradicioj kaj allogis al al urbo novajn loĝantojn. En tiu fako Prostějov ekhavis prestiĝan postenon kadre de la tuta tiama Aŭstrio-Hungario. En 1855 Prostějov fariĝis centro de politika distrikto, en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la 19-a jarcento estis fonditaj pluraj muzikaj, teatraj kaj sportaj societoj, en 1869 komenciĝis malkonstruo de la muregaro kaj unu jaron pli poste estis konstruita en la urbo unua fervoja linio direkte al Olomouc kaj estis aranĝita gasa stratlumigo. En 1892 la urbo ekhavis ĉeĥan administracion, en tiu tempo kaj laŭ nombro de loĝantoj ĝi estis post Brno kaj Jihlava la tria plej granda urbo en Moravio. En 1898 estis aranĝita elektrigo de la urbo kaj en 1899 estis fondita ĉeĥlingva gimnazio. Laŭ arkitektura vidpunkto, fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj ŝanĝis aspekton de la urbo en stiloj de historiismo kaj secesio. Post la 1-a mondmilito la urbo transformiĝis al la plej granda centro de vestindustrio en la respubliko, kun pli ol 50 fabrikoj kaj pli 10 000 laboristoj, kaj plu daŭris ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo, poste paralizita de naziisma okupacio (1939-1945) kaj komunisma totalisma regado (1948-1989). Dum tiu etapo en la urbo elkreskis multaj ne tro belaspektaj panelaj loĝodmoj, en la urbo okazis demolicioj kaj historia aspekto de la ĉefplaco estis difektita per konstruo de granda magazeno meze de ĝi. Ekde 1990 en la urbo reestas demokratia administracio, kiu klopodas plu evoluigi la urbon. En tiu jaro la historia urbokerno de la urbo estis proklamita kiel urba monumentzono.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 15 787 |
1880 | 18 417 |
1890 | 24 075 |
1900 | 28 659 |
1910 | 35 783 |
1921 | 35 588 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 33 481 |
1950 | 33 183 |
1961 | 34 281 |
1970 | 40 794 |
1980 | 49 920 |
1991 | 50 074 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 46 910 |
2014 | 44 234 |
2016 | 43 977 |
2017 | 43 975 |
2018 | 43 798 |
2019 | 43 680 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 43 651 |
2021 | 43 666 |
2022 | 43 055 |
2023 | 43 551 |
2024 | 43 563 |
Nun Prostějov konsistas el tiuj ĉi partoj:
En Prostějov naskiĝis:
Tra Prostějov gvidas fervoja vojo numero 301 de Olomouc al Nezamyslice. En Prostějov haltas ĉiuj personaj kaj rapidtrajnoj, interalie rapidtrajnoj de Brno al Olomouc.La stacidomo estis konstruita en jaro 1953 surloke de la malnova, kiu estis detruita en majo 1945 dum la retiriĝo de la germana armeo. En la spaco antaŭ la fervoja stacidomo estas lokita nova aŭtobusa stacidomo kun urba trafiko kaj komuniko al pli grandaj vilaĝoj de la distrikto. De tie forveturas longdistancaj aŭtobusoj.
En la urbo aktivas Esperanto-klubo, fondita en la jaro 1909. Prostějov ankaŭ menciindans rilate al ZEOj, ĉar en ĝi troviĝas Esperanta strato kaj Esperanto-monumento. Prezidanto de la klubo ekde 1989 estas Jaroslav Liška. En la kluba retejo ( vidu rubrikon Eksteraj ligiloj) troveblas detala broŝuro pri la kluba historio kaj aktualaj informoj. De la 24-a de oktobro ĝis la 26-a de oktobro 2014 okazis en Prostějov kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
|
|