Rafael Kubelík | |
---|---|
Rafael Kubelík (1950) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1914 en Býchory |
Morto | 11-an de aŭgusto 1996 (82-jaraĝa) en Kastanienbaum |
Mortokialo | Malsano |
Tombo | Slavín tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Jan Kubelík |
Edz(in)o | Elsie Morison (en) (1963–) Ludmila Bertlová (1943–1961) |
Infano | Martin Kubelík (en) ( Ludmila Bertlová) |
Parencoj | Petr Kubelík (en) (pranevo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikdirektoro violonisto dirigento pianisto |
Rafael Kubelík (naskiĝis la 29-an de junio 1914 en Býchory (distrikto Kolín) - mortis la 11-an de aŭgusto 1996 en Kastanienbaum en Svislando), filo de Jan Kubelík, estis fama ĉeĥa dirigento, malpli konata ankaŭ kiel violonisto kaj komponisto.
Li elstaris kiel interpreto de klasika kaj romantisma muziko, li famiĝis precipe kiel interpreto de verkoj de ĉeĥaj kaj aliaj slavaj aŭtoroj (Dvořák, Janáček, Martinů, Musorgskij, ktp.). Li estis ankaŭ aprezata specialisto pri verkoj de Gustav Mahler aŭ Béla Bartók. En 1990 li ricevis honoran doktortitolon ĉe la Universitato de Karolo en Prago.
Sian karieron li komencis kiel ĉefdirigento de Ŝtata opero en Brno (1939–1941) kaj de Ĉeĥa filharmonio en Prago (1942-1948). En 1948 post komunisma puĉo en Ĉeĥoslovakio li elmigris. Iom post iom li fariĝis unu el la plej grandaj dirigentaj personecoj de sia tempo. En 1950–1953 li estis direktoro de simfonia orkestro de Chicago. Daŭre li diskonigadis en la mondo ĉeĥan muzikon kaj danke al grandega sukceso de far li realigita opero Káťa Kabanová de Leoš Janáček en 1955 li estis nomumita muzika direktoro de la Reĝa operejo (Royal Opera House) en Londono, kie li agis ĝis 1958. Muziko de ĉeĥaj kaj aliaj slavaj aŭtoroj fariĝis regula parto de la repertuaro de la operejo.
Dum ofta gastado (ĉe viena kaj israela filharmonioj) en 1961–1979 li estis ĉefdirigento de la simfonia orkestro de la Bavaria radio en Munkeno, el kiu li faris pintan mondfaman muzikensemblon. Samtempe en 1972–1974 li estis dirigento de la Metropolitena operejo en Novjorko.
Rafael Kubelík en emigracio daŭre tre engaĝiĝis politike kaj kulture favore al la ĉeĥa socio kaj individuoj persekutataj de la komunisma reĝimo. Li vivis alterne en Usono kaj Svislando. Ekde sia sepdekjariĝo li estis tiom handikapita pro kronika artikomalsano, ke li devis fini sian dirigentan agadon. Malgraŭ ĉiuj problemoj tamen post falo de la komunisma reĝimo li bonvenigis la eblecon komenci post 42 jaroj en ekzilo en la jaro 1990 la festivalon Pražské jaro (Praga printempo) per ciklo de simfoniaj poemoj Má vlast (Mia patrujo) de Bedřich Smetana, per kio li definitive fermis sian dirigentan karieron. Li mortis la 11-an de aŭgusto 1996 en Svislando. La 18-an de septembro li estis enterigita en Slavín (tombejo de ĉeĥaj famuloj) en la praga kastelo Vyšehrad apud sia patro.