Eric Kandel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Eric Richard Kandel | |||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1929 (94-jaraĝa) en Vieno | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Aŭstrio (–1938) vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard Universitato Kolumbio New York University School of Medicine (en) Erasmus Hall High School (en) Yeshivah of Flatbush (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Denise Kandel (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | neŭrologo biokemiisto universitata instruisto psikologo psikiatro neŭrosciencisto biofizikisto vd | ||||
Laborkampo | Psikiatrio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The age of the unconscious vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eric Richard Kandel (* 7-a de novembro 1929 en Vieno) estas usona neŭrosciencisto aŭstridevena kaj nobelpremiito pri fiziologio (2000).
Eric Kandel naskiĝis 1929 kiel dua filo de ludilkomercisto Hermann Kandel kaj edzino Charlotte, naskiĝinta Zimels. Lia pli aĝa frato estis Lewis Kandel (1924–1979). En 1939 lia familio juddevena devis elmigri. La 10-jarulo veturis sola kun la frato al Usono, la gepatroj alvenis nur kelkajn monatojn poste. Ili loĝis en Novjorko, kie la knaboj iris en lernejon. Eric Kandel ricevis stipendion por studi en Universitato Harvard en Cambridge, Massachusetts (kiel unu de 2 elektitaj inter 1400 kandidatoj).
Li ekinteresiĝis pri neŭroscienco kaj eklernis psikoanalizon. Lin okupis la demando, kio fiziologie okazas en la cerbo, kiam ni lernas, kiam ni ŝanĝas niajn kutimojn. Post la studado li laboris en la teamo de Harry Grundfest, kie li eklernis la metodojn de elektrofiziologio. Dum la aliaj neŭrosciencistoj studis la cerbojn de vertebruloj (nervotransigilo kun tre malgrandaj neŭronoj), li ekinteresiĝis pri enmaraj senvertebruloj aparte pri la marheliko Aplysia kiel studobjekto pro iliaj grandegaj nervoĉeloj. Depost 1959 li ekstudis la hipokampon, sed ne trovis iun indikon ke tiu iel ligiĝas al la memoro.
En 1962 Kandel pluesploris en Parizo, nun unuafoje pri la „kalifornia marleporo“ (Aplysia californica), kiu jam montras simplajn formojn de lernado, kondiĉiigo, kiuj manifestiĝas en unuopaj ganglioj. Elektrofiziologiaj ŝanĝiĝoj pro la stimulado povus esti respuritaj al unuopaj sinapsoj. Li publikigis la rezultojn en 1965.
Sed la famajn rezultojn li ektrovis en la 1980-aj jaroj, kiam li esploris pri kurt- kaj longtempa memoro kaj trovis, ke la kurttempa memoro estas funkcia ŝanĝigo en jam ekzistantaj sinapsoj kaj la longtempa memoro plialtigas la nombron de la sinapsoj.
En 2000 Eric R. Kandel estis distingita per la medicina nobelpremio kune kun Arvid Carlsson kaj Paul Greengard.
Krome Kandel portas la francan ordenon Pour le Mérite kaj la aŭstran honorsignon por scienco kaj arto. En 2008 li ricevis la honorpremion de Viktor-Frankel-Instituto de la urbo Vieno kaj en 2009 li estis nomumita honora civitano de Vieno.[1]