Saint-Jacut-du-Mené / Sant-Yagu-ar-Menez | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
![]() | |||
delegita komunumo (2016–) komunumo en Francio (–2015) ![]() | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plénée-Jugon / Plened-Yugon | ||
INSEE kodo | 22303 [+] | ||
Poŝtkodo | 22330 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 728 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 2° 29′ U (mapo)48.283611111111-2.4816666666667Koordinatoj: 48° 17′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
Areo | 19,81 km² (1 981 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Saint-Jacut-du-Mené - jen france, prononco [sɛ̃ʒakydyməne], bretone Sant-Yagu-ar-Menez - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 728 loĝantoj sur areo de 19,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon. La teritorio havas komunan limon kun Le Mené, Le Gouray, Langourla, Laurenan, Saint-Gilles-du-Mené, Saint-Gouéno kaj Saint-Vran.
Saint-Jacut-du-Mené situas en centra Bretonio, je sama distanco de Saint-Brieuc, Rennes kaj Dinan.
Saint-Jacut-du-Mené venas de abatejo Saint-Jacut-de-la-Mer, ankaŭ kromnomata antaŭlonge Saint-Jacut-de-l'Isle (abatejo fondita de sankta Jacut kaj ties ĝemela frato sankta Guéthénoc (Gwézénec).
Saint-Jacut-du-Mené estas departigo de la malnova origina paroĥo de Plessala. La preĝejo (ecclesia Sancti Jacuti de Selmene) estas citita ekde 1163 en papa buleo kiel posedaĵo de la abatejo Saint-Jacut-de-l'Isle (Anc. év. IV, 278). Unue priorejo de ĝi, ĝi ŝajnas ne plu havi ligilon kun la abatejo ekde la 16-a jc. La paroĥo (parrochia de Sancto Jacuto de Mene) estas menciita ekde 1269 okaze de la donacio al la abatejo de Boquen de dekonimposto al La Corbière kaj al La Brousse (Anc. év. III, 260). Ĉarto de 1439 de Boquen citas la leprulejon de Saint-Jacut (Saint-Jagut). Laŭ Ogée : « en 1450, la Abatejo Saint-Jacut havis la nobelpalacon de La Guerinais kaj akvomuelejon dirata de Saint-Jacut.... ».
La paroĥo de Saint-Jacut-du-Mené apartenas, sub la Malnova Reĝimo, al la diocezo de Saint-Brieuc. En 1789, ĝi havis subdelegacion en Moncontour kaj dependis de la reĝa sidejo de Rennes. La paroĥestrado alternis. Saint-Jacut-du-Mené elektis sian unuan konsilion komence de 1790. Kvankam starigita al komunumo en 1790, Saint-Gilles-du-Mené (Saint-Gilles) restis ĝis en 1807 subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené. Per dekkreto de la 17-a de julio 1805, la subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené estis kunigita al tiu de Collinée. Per dekreto de la 16-a de marto 1820, la subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené estas altigita kaj tiam apartigita de tiu de Collinée. La nomo estas unue Saint-Jacut. La aldono de « -du-Mené » aperis ekde la 12-a de februaro 1821.
La teritorio de la komunumo estis dufoje pligrandigita, malprofite al tiu de Gouray per la enklavo de Bransart aŭ Bransac (dekreto de la 24-a de oktobro 1823) kaj per la vilaĝoj La Gouillère (aŭ La Goulière), La Chênaie, La Tiolais (aŭ La Thiollaye), La Ruais, La Haye kaj La Roche (dekreto de la 10-a de aŭgusto 1849).
Oni trovis la sekvantajn nomojn : Eccl. S. Jacuti de Selmene (en 1163), Par. de S. Jacuto du Mene (en 1269), Par. de S. Jacuto (en 1271).
Noto : la komunumo Saint-Jacut-du-Mené konsistas el la vilaĝoj : La Villeneuve, La Clôture, Le Pommeraye, La Brousse, Le Rocher, La Martinée, La Touche, La Ville-au-Chevalier, Bransard, Le Coudray, La Ville-au-Cointre, Le Beaujaune, La Hutte-à-l'Anguille, La Haute-Ville, Les Fourneaŭ, La Ville-d'Aimant, Le Vieŭ-Parc, Kercoursac, Le Perey, Le Faye, Le Mené, Le Bon-Réconfort, ktp.
La ĉefa entrepreno estas Kermené, filio de la magazenoĉeno Leclerc fakigita en viando.
|