Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Terezín (apartigilo) |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Teresin (Sochaczew). |
Terezín | |||
germane Theresienstadt | |||
urbo | |||
Garnizona preĝejo de Reviviĝo de Sinjoro en Terezín, vido tra la placo el Havlíčkova-strato
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Terezín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Litoměřice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Rivero | Ohře | ||
Situo | Terezín | ||
- alteco | 150 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 30′ 36″ N 14° 09′ 00″ O / 50.51000 °N, 14.15000 °O (mapo) | ||
Areo | 13,52 km² (1 352 ha) | ||
Loĝantaro | 2 863 (2024) | ||
Denseco | 211,76 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Estiĝo | 1219 - 1228 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 55 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565717 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Terezín | |||
Retpaĝo: www.terezin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Terezín, en la germana Theresienstadt, estas baroka fortikaĵa urbo en Ĉeĥio en norda Bohemio, proksime de urbo Litoměřice, sur rivero Ohře, kie loĝas 2 863 loĝantoj (2024). Dum la Dua Mondmilito la nazioj utiligis la urbon por la ekstermejo "Theresienstadt". Terezín havas signifan muzeon pri la holokaŭsto – Památnik Terezín (Terezín Memorial).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mlékojedy, Křešice, Keblice, Travčice, Lovosice, Bohušovice nad Ohří kaj Litoměřice.
Terezin situas 50 kilometrojn norde de Prago. Al la urbo apartenas jenaj vilaĝoj: České Kopisty, Nové Kopisty kaj Počáply u Terezína. Terezín apartenas al la historia regiono Bohemio (ĉeĥe Čechy ), kiu estis parto de la Habsburga Imperio kaj la duobla monarkio de Aŭstrio-Hungario.
Fortikaĵon fondis en la jaro 1780 imperiestro Jozefo la 2-a sur loko de du nuligitaj vilaĝoj (Kopisty kaj Trávčice) kaj li nomis ĝin je honoro de sia patrino Maria Teresia. Ĝi estis konsisto de pli larĝa sistemo de fortikaĵoj de norda kaj orienta Bohemio, konstruata al defendo de Aŭstrio kontraŭ prusoj. La konstruado okazis en la jaroj 1780–1790, en la jaro poste estis fondita libera reĝa armea urbo. La fortikaĵo neniam validiĝis armee kaj en la jaro 1882 ĝi estis nuligita.
La defendsistemo, plenigita per akva fosaĵo, konsistas el du partoj. La ĉefa fortikaĵo situas sur la maldekstra bordo de rivero Nová Ohře, interne estis konstruita eĉ propra fortikaĵa urbo kun regula bazplano, kiu prezentas stile unuecan klasicisman tutaĵon. Empira urbodomo en placo kaj empira paroĥeja preĝejo de Sinjora Reviviĝo (1805–1810) apartenas al pli eksterordinaraj konstruaĵoj. Devenaj remparoj de la urbo konserviĝis preskaŭ en la tuta perimetro. Oriente de la ĉefa fortikaĵo, sur la dekstra bordo de rivero Ohře, situas La malgranda fortikaĵo. Kvar pordegoj, lokigitaj ĉiam inter du bastionoj, kondukas en la fortikaĵon. La sistemo de subteraj koridoroj atingas longecon 29 km.
Dum la Unua Mondmilito, Gavrilo Princip, la viro kiu en 1914 murdis la aŭstro-hungaran arkidukon Franz Ferdinand per ekzekuttrupo en Sarajevo, estis tenita kaptito en Terezin.
Tragika etapo de la historio estis misuzo de la fortikaĵo de naziaj okupantoj dum la Dua Mondmilito por koncentrejo Theresienstadt. En la urbo (La granda fortikaĵo) estis en novembro de 1941 fondita nazia koncentrejo kaj geto kaj ĝis la jaro 1945 trairis tra ĝi preskaŭ 150 000 judaj arestitoj de la germanoj el multe da eŭropaj landoj. En la loko mortis proksimume 30 000 judoj, sume el Terezín estis forsendita 63 transportoj kun 87 000 judoj. La malgranda fortikaĵo en la jaro 1941 fariĝis malliberejo de la praga gestapo (proksimume 60 000 mortigitoj). En Nacia tombejo antaŭ La malgranda fortikaĵo estis enterigita proksimume proksimume 26 000 viktimoj.
Dum la unua mondmilito, Gavrilo Princip , la viro kiu en 1914 murdis la aŭstro-hungaran arkidukon Franz Ferdinand per ekzekuttrupo en Sarajevo , estis tenita kaptito ĉi tie
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 159 |
1880 | 7 845 |
1890 | 8 140 |
1900 | 8 152 |
1910 | 7 509 |
1921 | 8 293 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 843 |
1950 | 4 491 |
1961 | 3 938 |
1970 | 3 944 |
1980 | 3 450 |
1991 | 2 892 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 930 |
2014 | 2 941 |
2016 | 2 916 |
2017 | 2 947 |
2018 | 2 936 |
2019 | 2 924 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 899 |
2021 | 2 962 |
2022 | 2 812 |
2023 | 2 881 |
2024 | 2 863 |
Unu el la ĉiujaraj festivaloj en la grandurbo estas la Festivalo Jan Hus.
Monumento Terezín estas nacia kulturmemorigaĵo kaj ĝi estas malfermita tutjare. Ĝi estis fondita en la jaro 1947 kaj kreas ĝin La malgranda fortikaĵo, Muzeo de la koncentrejo, eksa Magdeburga kazerno kaj Kremaciejo en la juda tombejo.
En la Malgranda fortikaĵo oni nun aranĝas vizitrondojn, kiuj ensumigas: ĉelojn, ekzekutejon, daŭrajn ekspoziciojn Terezín 1780–1939, belartan ekspozicion de Monumento Terezín, kaj ekspoziciojn La malgranda fortikaĵo Terezín 1940–1945, la Koncentrejon Litoměřice 1944–1945, La internigejon por germanoj, La malgrandan fortikaĵon 1945–1948 kaj kinejon kun projekciado de dokumentaj filmoj. La muzeo aranĝas porokazajn belartajn kaj dokumentajn ekspoziciojn. Antaŭ La malgranda fortikaĵo estas Nacia tombejo. Ĉiam la trian dimanĉon en majo ĉi tie okazas Terezina funebra soleno.
Muzeo de la koncentrejo prezentas en la empira konstruaĵo de eksa urba lernejo daŭran ekspozicion Historio de la terezina koncentrejo. Ĝi aranĝas porokazajn dokumentajn kaj belartajn ekspoziciojn kaj projekciadon de dokumentaj filmoj. Antaŭ la konstruaĵo staras statuo por memoro de torturitoj.
La eksa Magdeburga kazerno – en la eksa armea kazerno el la 18-a jarcento estis instalitaj ekspoziciojn Repliko de la mallibereja loĝigo el la tempo de geto, Muziko en la terezina geto, Belartoj en la terezina geto kaj Literatura verkaro en la terezina geto.
Kremaciejo en la juda tombejo – tio estas daŭra ekspozicio, kiu dokumentas mortoftecon kaj sepultadon en la terezina geto. En najbareco estas La juda tombejo kaj Tombejo de la sovetaj soldatoj. En remparoj en lokoj de eksa Bohušovická-pordego estas ceremoniejoj.
Strausberg - Germanio (1990)
|