Situo de Vlăhița en Rumanio
Vlăhița [vləhica] (hungare Szentegyháza [sentedjha:za]) estas urbo en la Harghita-montaro je 680 metroj super la marnivelo laŭ la rivereto Vârghiș okcidente de Miercurea Ciuc . Sur ĝia teritorio troviĝas banejoj konstruitaj ĉe la minerelakvaj fontoj . Administre apartenas al ĝi Băile Homorod (Homoródfürdő ), Minele Lueta (Lövétebánya ), Băile Chirui (Kirujfürdő ).
Ĝis 1899 la oficiala nomo estis Szentegyházas-Oláhfalu . Ĝis 1876 Szentegyháza kaj Kápolnásfalu formis urbon nomatan Oláhfalva , poste ĝi iĝis vilaĝo nomata Szentegyházasfalu . Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely ). Ekde 1968 ĝi kun Szentkeresztbánya denove iĝis urbo. Ekde 1990 la hungara nomo estas Szentegyháza.
Attila Balázs (*9-a de decembro 1969 ): aktoro[1] .
László Bencze (Berta) (n. 23-a de junio 1978 ): grafikisto
Levente Bodó (*20-a de januaro 1949 ): skulptisto.
András Both (*9-a de februaro 1958 ): ceramikisto, dizajnisto.
Attila Demeter M. (n. 9-a de aŭgusto 1972 ): universitata instruisto pri filozofio.
Csanád Demeter (n. 1981 ): d-ro pri historio, instruisto, lernejestro en Lueta
Zsuzsa Demeter (n. 1977 ): kritikistino, redaktorino de revuo Helikon
Zoltán Gedeon (*29-a de junio 1922 ): pentristo, grafikisto, universitata profesoro.[2]
Mihály Herczeg (n. 9-a de majo 1951 ): muzikinstruisto, kapelestro, dirigento
Győző Máthé *(13-a de junio 1963 ): aldisto de la Simfonia Orkestro de Hungara Radio de Budapeŝto .
Sándor Haáz (*Odorheiu Secuiesc , 24-a de decembro 1955 ): muzikinstruisto, dirigento de loka infana simfoniorkestro.
Gizella-Zsuzsanna Józsa (*23-a de junio 1969 ): ĵurnalistino.
Zoltán Kis (n. 26-a de majo 1965 ): inĝeniero, oficestro de SZINFO
Lóránt András (n. 26-a de februaro 1973 ): aktoro, koreografo, muzikisto, artisto[3] Arkivigite je 2012-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
Gyárfás Márton (*27-a de februaro 1928 ): geodeto, scienca esploristo, docento.
Klára Sebők (*15-a de aŭgusto 1941 ): aktorino.
István Szőcs (17-a de aŭgusto 1940 ) priteknika fakverkisto
Béla Varga (*12-a de novembro 1951 ): inĝeniero pri fornoj, universitata profesoro.
Emese Zsigmond (1-a de junio 1955 ): redaktorino