Aluniș [aluniŝ] (hungare: Magyaró [madjaro], germane: Haseldorf, Monja) estas komunumo en Rumanio ĉe la piedo de la montaro Gurghiu, sur la maldekstra bordo de la rivero Mureș norde de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Fițcău kaj Lunca Mureșului.
Aluniș havas fervojan stacion ĉe la linio inter Bistrița kaj Reghin.
En 1910 ĝi havis 2 525 loĝantojn, en 1992 2 635 (70 % da hungaroj, rumanoj).
La unua skriba menciaĵo pri ĝi datiĝas el 1228. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
- András Dali (n. 1-a de oktobro 1934): inĝeniero pri mekaniko, docento, fakverkisto.
- Róbert Demeter (31-a de januaro 1876 – Gheorgheni, 1930) pentristo.
- István Ivás (1925 – 2015): memuaristo pri Dua Mondmilito
- Minya Kurcsi (1897 – 1971): fabelrakontanto.
- Attila Palkó (9-a de oktobro 1922 – Kluĵo 8-a de aŭgusto 2012): lokhistoriisto, arkeologo, etnografo.
- József Szilágyi (8-a de marto 1960) fakverkisto pri agrikulturo kaj tekniko
- Ödön Tömösváry (12-a de oktobro 1852 – Déva, 15-a de aŭgusto 1884): zoologo, entomologo.
- Albert Veress d-ro (n. 21-a de julio 1948): psikiatro, publicisto.
- Erzsébet Zsigmond (n. 13-a de aŭgusto 1937): popolartistino, aŭtobiografiistino.
- József Zsigmond (31-a de aŭgusto 1915 – 30-a de septembro 2001): etnografo, memuaristo pri la Dua Mondmilito.
- Ferenc Vajda (n. 10-a de februaro 1936): publicisto, poeto.
- Bandi Dezső: A falu nótája – Marosmagyarói népdalok (Marosvásárhely 1970)
- Palkó Attila, Zsigmond József: Magyaró – egy felső-marosmenti falu évszázadai (hungare), 1995. (La jarcentoj de Aluniș)
- Palkó Attila, Szentimrei Judit: Marosmagyarói varrottasok és szőttesek, Kriterion Könyvkiadó, 2009.
- Jagamas János, Zsigmond József: Magyaró énekes népzenéje (Teksta popolmuziko de la vilaĝo), 1984.
- Ivás István: Az utolsó székely határőrök (hungare) – (La lastaj sikulaj landlimgardistoj). Timp Kiadó, Budapest, 2004.
Distrikto Mureș (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|