Fernando Fernán Gómez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fernando Fernández Gómez |
Aliaj nomoj | Fernando Fernán Gómez |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1921 en Limo, Peruo |
Morto | 21-an de novembro 2007 (86-jaraĝa) en Madrido, Hispanio |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio (1984–) Argentino |
Familio | |
Patro | Fernando Díaz de Mendoza y Guerrero |
Patrino | Carola Fernán Gómez (en) |
Edz(in)o | Emma Cohen (2000–2007) María Dolores Pradera (1945–1959) |
Amkunulo | Analía Gadé |
Infano | Helena Fernán-Gómez ( María Dolores Pradera) |
Parencoj | Fernando Díaz de Mendoza y Aguado (patra avo) María Guerrero (patrina avino) Carlos Díaz de Mendoza (onklo) Mari Carmen Díaz de Mendoza (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aŭtobiografo teatra reĝisoro verkisto aktoro scenaristo filmaktoro |
Verkoj | El ascensor de los borrachos Mi hija Hildegart |
Fernando Fernández Gómez (Lima, Peruo, 28-a de aŭgusto de 1921 – Madrido, 21-a de novembro de 2007), estis verkisto, aktoro, scenaristo, kinreĝisoro kaj teatroreĝisoro hispana. Li estis membro de la Real Academia Española dum 7 jaroj el sia eniro (30-a de januaro de 2000) al sia morto. Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2001.
Plej probable, kiel li mem verkis en siaj memoroj,[1] li naskiĝis en Lima la 28an de aŭgusto de 1921, sed lia naskatestilo indikas, ke tio okazis en la ĉefurbo argentina, Bonaero. La kialo estas, ke la patrino, veturaktorino devis rapide iri al Bonaero. La neleĝa patro estis siavice filo de fama hispana aktorino María Guerrero, kiu malpermesis geedziĝon inter la gepatroj de Fernando Fernán Gómez.[2]
Li studis Filozofion kaj Beletrojn (Filologion) en Madrido, sed lia vera intereso (kaj familia heredo) kondukis lin al teatro. Dum la Hispana Enlanda Milito li ricevis aktor-edukon en Lernejo de la CNT, kaj debutis profesie en 1938 en la kompanio de Laura Pinillos; tie ekkonis lin Enrique Jardiel Poncela, kiu dungis lin en 1940 kiel duaranga aktoro por Los ladrones somos gente honrada. Poste dungis lin la produktora kinentrepreno Cifesa kaj tiele eniris en kino per la filmo Cristina Guzmán, reĝisorita de Gonzalo Delgrás kaj sekvantjare li ĝuis sian unuan protagonistan rolon en Empezó en boda, de Raffaello Matarazzo. Li laboris kiel aktoro al komencoj de la 1940-aj jaroj kaj poste dediĉis sin al kino, unue kiel aktoro (en sukcesaj filmoj kiaj Balarrasa aŭ Botón de ancla) kaj poste kiel reĝisoro, dum li ankoraŭ verkis kiel dramaturgo kaj scenaristo, kaj verkisto kaj ĉeestis kia tio ĉe la babilrondo de la fama Kafejo Gijón [ĥiĥOn].
El 1984 li ĉefe verkis personajn artikolojn en la ĵurnaloj Diario 16 kaj dimanĉa suplemento de El País, kaj produktis eseojn kaj 11 novelojn, ege aŭtobiografiaj aŭ historiaj kiaj: El vendedor de naranjas, El viaje a ninguna parte, El mal amor, El mar y el tiempo, El ascensor de los borrachos, La Puerta del Sol, La cruz y el lirio dorado, ktp. Estis sukcesa lia aŭtobiografio duvoluma, El tiempo amarillo, sed plej sukcesa estis teatraĵo tuj kinigita nome Las bicicletas son para el verano (Bicikloj estas porsomeraj), pri liaj infanaj memoraĵoj dum la Hispana Enlanda Milito.
Li edziĝis kaj divorcis el la kantistino María Dolores Pradera (1947–1959), kun kiu li havis filinon nome aktorino Helena Fernán Gómez, kaj filon Fernando, rilata kun la etoso de la kulturo. Li reedziĝis en 2000 kun la aktorino Emma Cohen, kun kiu li jam estis unuigita ekde la 1970-aj jaroj.
Per li la kino eniris en la Real Academia Española, de kiu li estis elektita membro en 1998[3]. Li estis honorita per la Premio Princo de Asturio de la Artoj en 1995.
En la 1970-aj jaroj Fernán Gómez iĝis unu de la aktoroj plej sukcesaj de la nomata hispana transiro, per filmoj kiaj El espíritu de la colmena, El amor del capitán Brando, Pim, pam, pum, fuego, Mi hija Hildegart, Los restos del naufragio, Mamá cumple cien años aŭ ¡Arriba Azaña!. Per ili li kunlaboris ĉe elstaraj reĝisoroj kiaj Jaime de Armiñán kaj Carlos Saura. En 1976 li partoprenis en grava filmo ne tre sukcesa ĉe publiko, kia El anacoreta, premiita en la Kinfestivalo de Berlino. Li krome reĝisoris kaj aktoris en du tre sukcesaj kaj bonkvalitaj televidserioj por TVE (Juan soldado kaj ĉefe El pícaro pri epizodoj de la klasika pikareska romano). Post la morto de Franco kaj la releĝigo de la CNT-AIT, li aktivis ĉe la Sindicato de Espectáculos de Barcelono kaj partoprenis en la fama anarkosindikatista Mitingo de Montjuic (Barcelono) de 1977 kun sia kunulino Emma Cohen.
En la 1990-aj jaroj Fernán Gómez ankoraŭ aktoris en protagonistaj roloj de gravaj filmoj kiaj Belle Époque, El abuelo (La avo) kaj La lengua de las mariposas(La lango de papilioj).
La 19-a de novembro de 2007 eniris en la Hospital Universitario La Paz pro pneŭmonio. Mortiĝis en Madrido la 21-a de novembro de 2007, 86jaraĝa.[4] Post tio li ankoraŭ ricevis honorojn el la Prezidanto José Luis Rodríguez Zapatero nome la Gran Cruz de la Orden de Alfonso X el Sabio.[5] Ankaŭ el la urbestro de Madrido Alberto Ruiz-Gallardón kiu nomigis per lia nomo la Kulturan Centron de la Villa de Madrid kiel Teatro Fernando Fernán Gómez.[6] En la omaĝa kapelo la ĉerko estis kovrita per ruĝanigra flago anarkiista,[7] kaj poste li estis bruligita.
En festivaloj li ricevis ĉirkaŭ tridekon de gravaj premioj.
|
|
|
|