Johannes Stöffler (1452-1531) | ||
---|---|---|
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.
| ||
Persona informo | ||
Johannes Stöffler | ||
Naskiĝo | 10-a de decembro 1452 en Blaubeuren aŭ Justingen, Germanio | |
Morto | 16-a de februaro 1531 en Blaubeuren, Germanio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pesto vd | |
Tombo | Tübingen vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Tübingen Universitato de Ingolstadt | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo astrologo matematikisto universitata instruisto kartografo vd | |
Laborkampo | Astronomio vd | |
Aktiva en | Tübingen vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ioanes Stoflerus (1452-1531) estis germana matematikisto, astronomo, humanisto, astrologo, fabrikanto de astronomaj instrumentoj (astronomia horloĝo kaj astrolabo), rektoro kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Tübingen. Li famiĝis ĉar, en 1499, li antaŭvidis grandan mondan en la 20-a de februaro 1524[1]. Kiel fabrikanto de instrumentoj li produktis unu astronomian horloĝon (donacitan al la Episkopo de la Katedralo de Münster) kaj du ĉielajn globojn, kiujn li donace donis al la episkopoj de Konstanco kaj Vormio. Li ankaŭ verkis libron kiu estis bazo por la reformado de la gregoria kalendaro.
Li faris siajn unuajn studojn en la monaĥa lernejo de Blaubeuren. En la 21-a de aprilo 1472 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Ingolstadt, kie li ricevis siajn diplomojn kiel bakalaŭro en septembro 1473 kaj Majstro en januaro 1476. Post la fino de siaj studoj, li akiris postenon en la paroĥejo de Justingen kie li, kune kun siaj klerikaj taskoj, sin dediĉis al astronomio, astrologio kaj produktado de astronomiaj instrumentoj, horloĝoj kaj ĉielaj globoj. Li tenis konstantan korespondaĵon kun la ĉefaj tiamaj humanistoj samkiel Johannes Reuchlin (1455-1522) al kiu li faris Equatorium[2] kaj skribis horoskopojn.
En 1507, instigita de Ulriko la 1-a, Duko de Württemberg (1487-1550) li ricevis la ĵus kreita katedro pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Tubingeno, kie li renomiĝis dank'al sia granda erudicio kaj aktiveco kiel publikiganto, kie li fine elektiĝis kiel rektoro en 1522. Lia manuskripto "Elucidatio fabricae ususque astrolabii", kiu havis plurajn eldonojn, estis longatempe uzata de astronomoj kaj esploristoj kiel norma verko. Philipp Melanchthon (1497-1560) kaj Sebastian Münster (1488-1552) enviciĝas kiel liaj plej famaj studentoj. Kiam iu pesta epidemio dividis la universitaton kaj devigis la relokigon de ĝiaj instalaĵoj al la najbaraĵoj, en 1530, Stoflero iris al Blaubeuren, kie li mortis en la 16-a de februaro 1531. Li estas sepultita en la korusejo de la kolegipreĝejo en Tubingeno. Post 1842, li publikigis plurajn Efemeridojn, gravajn traktaĵojn post la elpenso de la presilo. Iu luna kratero kaj unu asteroido ricevis lian nomon liaomaĝe. En la verko "Almagestum novum astronomiam"[3] far Giovanni Battista Riccioli, la aŭtoro publikigis lunan mapon kun la kratero Stoflero kreita de Francesco Maria Grimaldi (1618-1663).