Judit Reigl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marianna Judith Reigl |
Naskiĝo | 1-an de majo 1923 en Kapuvár |
Morto | 7-an de aŭgusto 2020 (97-jaraĝa) en Marcoussis |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1941–1946) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.judit-reigl.com/ |
Judit REIGL [rejgl], hungare Némedy Reigl Judit estis hungara kaj franca pentristo. Judit Reigl naskiĝis la 1-an de majo 1923 en Kapuvár, ŝi mortis en Marcoussis la 7-an de aŭgusto 2020.
Judit Reigl lernis pentradon de István Szőnyi en Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1941-1945, poste ŝi studvojaĝis al Italio. En 1950 ŝi forlasis la landon, ĉar ŝi devis pentradi portretojn de Mátyás Rákosi k.s. Ŝi vivis en Francio, kie ŝi ekspoziciis ekde 1954. Estis tempo, kiam ŝi sekvis stilon de Georges Mathieu. En Hungario nur en la 2000-aj jaroj oni malkovris ŝian talenton. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011, pli frue ŝi ricevis eksterlandajn (nehungarajn) premiojn.