Likina Aŭtobusa Uzino | ||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ликинский автобусный завод | ||||||||||||||||||||||||||||||
Emblemo de LiAZ | ||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Likina Aŭtobusa Uzino (LiAZ) (ruse Ликинский автобусный завод, ruse ЛиАЗ) estas la rusia uzino, produktanta mezajn, grandajn kaj tra grandajn busojn kaj situanta en la urbo Likino-Dulovo (Moskva provinco, Rusio). De 2005 ĝis 2012 la uzino produktis ankaŭ trolebusojn. Ĝi estas parto de la Grupo GAZ. LiAZ estas la sola entrepreno en Rusio, produktanta ĉiujn tipojn de la pasaĝeraj busoj 12 kaj 18 metrojn longaj, kun dizela, gasa kaj elektra motoroj[2].
La fabriko devenas de la Forstokemia Eksperimenta Fabriko pri Plibonigado de Ligno (ruse Лесохимический опытный завод облагораживания древесины), malfermita en la 2-an de aŭgusto 1937 (laŭ aliaj informoj — en 1933, sed eble temas pri komenco de ĝia konstruado) en Likino-Dulovo[3]. La fabriko produktis izolajn platojn kaj premitan lignon. Komence de la Granda Patriota milito en 1941 ĝi estis evakuita, sed en 1942 revenis kaj plu fabrikis lignaĵojn por militaferoj[4].
En 1945 ĝi estis transformita je la Likina Maŝinkonstrua Uzino (LiMZ; ruse Ликинский машиностроительный завод, produktanta motorsegilojn, ŝpalosegajn aparatojn, moveblajn elektrostaciojn kaj aliajn aparatojn por forsta fako.
En 1958 komenciĝis rekonstruado de la uzino por produktado de urbaj pasaĝeraj busoj surbaze de produktejoj forigitaj el ZIL, kiu ekde tiu tempo specialiĝis pri kamionoj. La unua buso, produktita en LiAZ, estis ZIL-158 fabrikita la 10-an de januaro 1959 omaĝe al malfermo de la 21-a kongreso de KPSU[5][4][2]. En 1959 estis faritaj 213 busoj, en 1963 — jam pli ol 5 400, en 1965 — 6 200[5]. Fabrikado de ZIL-158 daŭris ĝis 1970, sume estis produktitaj 62 290 busoj[6]. En 1965 en la uzino laboris 5 152 homoj[5].
En la 1950-aj jaroj en la lando komenciĝis amasa konstruado de loĝdomoj, novaj kvartaloj aperadis rapide, kio kaŭzis akrigis bezonon pri pli enspacigeblaj busoj dum ĉiuj ekzistantaj povis preni maksimume po 50–60 pasaĝeroj. Fine de la 1950-aj la konstrukcia buroo de ZIL eklaboris pri granda buso. Oni esploris samtempe du variantojn — kun motoro situanta dekstre de la ŝoforo kaj en la pobo. ZIL-159 kun malantaŭe situanta motoro enspacigis nesufiĉe da pasaĝeroj, do restis nura eksperimento. En 1962 oni komencis dezajnadon de LiAZ-677, uzante ideojn de konstrukciistoj de ZIL kaj LAZ. Aŭtune 1962 aperis la unua prototipo kaj printempe 1968 komenciĝis amasa fabrikado. LiAZ-677 iĝis la plej multnombra buso — oni faris 194 183 ekzemplerojn[3]. Ĝi havis 35 sidlokojn kaj enspacigis ĝis 90 pasaĝeroj. Estis kreita ankaŭ la unua en Sovetunio kuplita buso LiAZ-5E676. Ĝi estis 15,5 metrojn longa, sed motoro havinta nur 100 ĉevalpovoj estis tro malforta, do la ideo estis forlasita por kelkaj jardekoj[6]. En 1975 en la uzino laboris 7837 homoj.
En 1976 laŭ ukazo de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio la uzino estis premiita per Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo.
En 1978 okazis modernigo de LiAZ-677, kiu eknomiĝis LiAZ-677M.
En 1985 okazis granda rekonstruado por lanĉi novan modelon LiAZ-5256, kreitan en propra konstrukcia buroo fine de la 1970-aj — komence de la 1980-aj jaroj. Ĝia amasa fabrikado komenciĝis samjare. Tio estis la unua buso kun malantaŭa situo de la motoro. En la 1990-aj jaroj ĝi iĝis la ĉefa kaj dominis ĝis komenco la 2000-aj jaroj[6].
La 7-an de aŭgusto 1994 finiĝis fabrikado de LiAZ-677. Sume estis produktitaj 194 197 busoj, el kiuj 7 000 eksportitaj[6].
Post privatigo kaj ekonomia kolapso en la 1990-aj jaroj la uzino funkciis malstabile kaj en 1996 komplete haltis pro financaj problemoj kaj incendio en motorfabriko de KamAZ. En 1997 LiAZ bankrotis.
En 2000 la uzino iĝis parto de la kompanio Rusaj Busoj (ĝis 2004 — la konzerno RusPromAvt), kiu en 2005 iĝis parto de la Grupo GAZ. Tio ebligis krei novajn modelojn kaj komenci ilian amasan fabrikadon. Aperis la malaltplanka LiAZ-5292, duonmalaltplanka LiAZ-5293, kuplita altplanka LiAZ-6212, kuplita malaltplanlka LiAZ-6213.
Surbaze de jamaj busoj estis kreitaj trolebusoj LiAZ-5280, LiAZ-52802 kaj LiAZ-52803. En 2005 komenciĝis fanrikado de pretaj partoj de trolebusoj, kies kunmuntado okazis en aliaj fabrikoj. Ĝis la fino 2007 tiel estis fabrikitaj 200 trolebusoj. La 6-an de decembro 2007 estis fabrikita la unua trolebuso, komplete produktita en LiAZ. Oni planis produkti po 500 trolebusojn jare[7], esperante poste kreskigi ĝin ĝis 1000 jare[8]. Tiucele oni planis konstrui kaj lanĉi en majo 2007 propran testejon kun kontakta reto 700 metrojn longa[9]. La unuaj trolebusoj estis senditaj al Ĉelabinsko. Sed en 2012 la produktado ĉesis, sume estis produktitaj proksimume 200 trolebusoj[3].
En 2010-2011 okazis redezajnado de la tuta produktaro.
En 2014 Grupo GAZ translokis produktadon de la busoj de la Golicina Aŭtobusa Uzino (GolAZ) al LiAZ. Surbaze de GolAZ estis kreita produktejo de agrikulturaj maŝinoj[10].
En 2015 komenciĝis redezajnado de la produktaro kaj de la firmaa stilo, kies centra elemento iĝis emblemo de GAZ. Samjare aperis la nova buso LiAZ-4292.
Aŭtune 2018 komenciĝis amasa fabrikado de elektrobusoj, kiu estis preparata dum ses jaroj. La elektrobuso LiAZ-6274 estis kreita surbaze de la malaltplanka buso LiAZ-5292, amase fabrikata ekde 2004.
En decembro 2020 estis anoncita apero de redezajnita versio de LiAZ-5292 kaj LiAZ-6213 kun pli modernaspekta vitroplasta fronto. Ĝi konsistas el apartaj elementoj, kio faciligas la riparadon kaj anstaŭigadon. La nova fronto estas komplete rustoimuna, malpeza kaj malpli kosta[11][12]
En aprilo 2021 estis anoncita ĉesigo de la fabrikado de la busoj LiAZ-5256 kaj LiAZ-5293 kies lokon en la modela vico definitive okupis LiAZ-5292[13].
En 2020 estis fabrikataj jenaj modeloj:
Fabrikado okazis de 2005 ĝis 2012:[3][7]
En pluraj lokoj veturiloj de LiAZ estis starigitaj kiel monumentoj.
La 20-an de septembro 2001 en Kazano, apud sidejo de la 2-a busejo omaĝe al ĝia 25-a datreveno estis instalita kiel monumento LiAZ-677M, fabrikita en 1989[17].
En 2004 en la urbo Svetlogorsk (Belorusio), apud la 5-a busejo estis instalita sur soklo la buso LiAZ-677. Ĝi aĝis pli ol 30 jarojn kaj traveturis 600 mil km[18].
En 2005 en urbo Volokolamsk apud loka busejo estis starigita sur soklo LiAZ-677[19][20].
La 8-an de junio 2007 en Iĵevsko en la 1-a busejo estis starigita sur monumento LiAZ-677M[21].
En 2012 en Voroneĵo en loka busejo (eksa N 5) estis konservita kiel eksponaĵo LiAZ-677M, fabrikita en 1994[22].
En 2013 LiAZ-677M, konstruita en 1991, estis starigita en busejo en Ĉelabinsko[23].
En 2014 en Novosibirsko ĉe busa stacidomo omaĝe al 40-a datreveno de busejo kaj 30-a datreveno de la buso mem estis starigita sur soklon LiAZ-677M[24].
La 29-an de aŭgusto 2015 la buso LiAZ-677 sur soklo kun ŝildo "Al veterano de la vojoj" (ruse Ветерану дорог) estis instalita sur placo apud la Centro pri Elovuigo de Infanoj kaj Gejunuloj "Sputnik" en Likino-Dulovo. Apude haveblas informŝildo[25].
La 23-an de aŭgusto 2017 apud la Likina Aŭtobusa Uzino en Likino-Dulovo omaĝe al la 80-a datreveno de la urbo estis instalita sur soklo monumento al LiAZ-5256[26].
La 27-an de oktobro 2017 la buso LiAZ-677M kun garaĝa numero 252 estis instalita sur soklo en Pskovo, ĉe sidejo de la kompanio Pskovpassaĝiravotrans (ruse Псковпассажиравтотранса) en strato Leon Pozemskij. Tiu ĉi buso ekcirkulis en Pskvo la 25-an de novembro 1987 kaj navedis laŭ itineroj ĝis 2000, post kio ĝis 2013 transportadis kunlaborantojn de la entrepreno. En 2017 ĝi estis restaŭrita kaj transformita je la monumento okaze de la Tago de la Laborantoj de la Aŭtomobila Transporto. En 1975–1987 en la kompanio funkciis 65 tiaj busoj[27].
Krome busoj de LiAZ estas starigitaj kiel monumentoj en Pavlovskij Posad (LiAZ-677)[28], Jalutorovsko (LiAZ-677M)[29], Jaroslavlo (LiAZ-677)[30], Viŝnij Voloĉjok (LiAZ-677M, produktita en 1984, numero В663ВО69RUS)[31], Belovo (LiAZ-677MB, fabrikita en 1988)[32], Gurjevsk (LiAZ-677M, fabrikita en 1994)[33], Samaro (LiAZ-677M, fabrikita en 1987)[34], Sergijev Posad (LiAZ-677M, fabrikita en 1993)[35], Toljatti (LiAZ-677M, fabrikita en 1993)[36], Ĥabarovsko (LiAZ-677M)[37], Ĉelabinsko (LiAZ-677M, fabrikita en 1991)[38], Jurga (LiAZ-677M, fabrikita en 1992)[39], Juĵno-Saĥalinsk (LiAZ-677)[40].
La Likina Aŭtobusa Uzino ludas gravan rolon en postapokalipsa fantasta novelo "Likino-Dulovo — morta urbo" (ruse Ликино-Дулёво — мёртвый город; 2014) de amatora verkisto Hellfire Fire (plumnomo), kie ĝi servas kiel koncentrejo de mutantoj[41]
|