Lucian Blaga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lucian Blaga | |||||
Naskiĝo | 9-an de majo 1895 en Lancrăm, Departemento Sibiu, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 6-an de majo 1961 (65-jaraĝa) en Kluĵo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Lingvoj | rumana • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | National Christian Party • National Renaissance Front • Party of the Nation vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cornelia Brediceanu vd | ||||
Infanoj | Dorli Blaga vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • tradukisto • filozofo • ĵurnalisto • diplomato • eseisto • universitata instruisto • poeto • verkisto • bibliotekisto • dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | literatura aktiveco • eseo • poezio • dramo • filozofio • ĵurnalismo • diplomatio • literary translation • translation from German • translation into Romanian vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lucian BLAGA ([luĉiAn blAga], naskita la 9-an de majo 1895 en Lancrăm ĉe Sebeș, mortinta la 6-an de majo 1961 en Cluj-Napoca) estis rumana filozofo, ĵurnalisto, poeto, tradukisto, sciencisto kaj diplomato. En 1936 li iĝis membro de la Rumana Akademio.
Blaga estis unu el naŭ infanoj de pastra familio kaj pasigis sian infanaĝon en Lancrăm. Laŭ liaj propraj vortoj ĝi estis "sub la signo de nerealeca manko de vortoj"; la estonta poeto – dironta pri si mem, ke "Lucian Blaga e mut ca o lebădă" (Lucian Blaga estas muta kiel cigno) – ĝis sia kvara jaro ne kapablis paroli.
Siajn unuajn lernejajn jarojn (1902–1906) li pasigis en la germana elementa lernejo en Sebeș, poste li frekventis la liceon "Andrei Șaguna" en Brașov (1906–1914), kie instruis lia parenco Iosif Blaga, aŭtoro de la unua rumana teksto pri la teorio de la dramo. Ekde tiu tempo li okupiĝis pri la verkaro de Friedrich Schiller.
Post la morto de lia patro la familio translokiĝis al Sebeș.
En 1910 aperis lia poemo Pe țărm ("Ĉe la bordo") en la ĵurnalo Tribuna (La tribuno) en Arad. En 1914 la revuo Românul (La rumano) publikigis lian eseon Reflecții asupra intuiției lui Bergson (Pensoj pri la intuicio ĉe Bergson).
En 1911 Blaga vojaĝis al Italio kaj okupiĝis pri la serĉado pri filozofiaj verkoj en bibliotekoj kaj pri vizitado de arkeologiaj trovejoj.
Inter 1914 kaj 1916 Blaga studis ĉe la teologiaj fakultatoj de Sibio kaj Oradea. Printempe de 1916 li vizitis Vienon kaj renkontis ekspresionismon. En 1917 li meritis la titolon licenciato kaj poste plu studis ĉe la universitato de Vieno pri filozofio kaj biologio. Tie li doktoriĝis en la fako filozofio 1920. En Vieno li konatiĝis kun sia estonta edzino Cornelia Brediceanu.
Lia unua dramo Zamolxe aperis en 1920 en la gazeto Voința (La volo); la Rumana Akademio pro ĝi atribuis al li la premion Adamachi en 1921. Ankaŭ la universitato de Cluj en 1922 premiis la dramon. Tiujare aperis ankaŭ liaj unuaj germanlingvaj poem-tradukoj en la revuo Die Brücke (La ponto). En 1924 kaj 1925 li vivis en Lugoj kaj estis redaktisto de la revuoj Voința kaj Patria (La patrujo), estrarano de la revuo Cultura (La kulturo) kaj konstanta kunlaboranto de la revuoj Gândirea (La pensado), Adevărul literar și artistic (La literatura kaj arta vero) kaj Cuvântul (La vorto).
En 1937 li iĝis membro de la Rumana Akademio; sian debutprelegon li faris pri la temo "Laŭdado de la rumana vilaĝo" (Elogiul satului românesc). En 1939 li iĝis profesoro pri kultura filozofio ĉe la universitato de Cluj.
Post la Dua Viena Arbitracio (kiu donis nordan Transilvanion al Hungario) li akompanis la universitaton de Cluj al ĝia ekzilo en Sibio (1940–1946). En 1946 li iĝis docento (conferențiar) de la literatura kaj filozofia fakultato (ĝis 1948) kaj havis grandan influon sur la sibia literatura rondo (Cercul literar de la Sibiu) kaj sur Ion Desideriu Sârbu. En 1943 li redaktis la revuon Saeculum, kiu aperis dum unu jaro. Li aktivis kiel profesoro ĝis 1948; tiam li perdis sian katedron kaj estis eksigita. Ĝis 1960 estis al li malpermesite publikigi proprajn tekstojn; nur tradukojn li rajtis publikigi.
En 1956 li estis nomumita kandidato pri la Nobelpremio pri Literaturo, sed la rumana registaro protestis kontraŭ la nomumo.
Je la 6-a de majo 1961 Blaga mortis en Cluj. Tri tagojn poste, je sia 66-a naskiĝtaga datreveno, li estis entombigita en Lancrăm.
En 1926 Blaga eniris la diplomatian servon kaj estis kultura ataŝeo en la rumanaj ambasadoj en Varsovio, Prago, Lisbono, Berno kaj Vieno. Inter 1936 kaj 1939 li estis vicsekretario pri eksteraj aferoj kaj de 1938 al 1939 ambasadoro plenpotenca en Portugalio.
Post la eksigo el sia katedro en 1948 Blaga laboris en la Cluj-a filio de la histori-scienca instituto de la akademio. De 1949 ĝis 1951 li estis esploristo ĉe la instituto pri historio kaj filozofio, poste ĉefa bibliotekisto (1951–1954) kaj adjunkta direktoro (1954–1959) de la Cluj-a filio de la akademia biblioteko. Ne povante publikigi proprajn tekstojn li koncentriĝis pri tradukoj. Tiutempe li finis sian tradukon de Faust de Johann Wolfgang von Goethe. En 1958 aperis la unua volumo de lia traduko de la verkoj de Gotthold Ephraim Lessing. Li tradukis kaj klasikajn kaj modernajn germanlingvajn verkojn.
Lia poemoj tiam ekestintaj povis aperi nur post lia morto.
En tiu tempo ekestis ankaŭ lia aŭtobiografieca romano Luntrea lui Charon (La barko de Ĥarono).
Lia filozofia verkaro partiĝas en tri trilogioj:
La aforismoj de Lucian Blaga aperis en la jenaj volumoj: