Marten TOONDER naskiĝis en Roterdamo. Li ekkonis bildstriojn dank'al sia patro, kiu kunportis komiksojn el Usono. Post la studoj, li kun sia patro per ŝipo vojaĝis al Argentino, kie li en 1931 ekkonis la Disney-bildstrian desegniston Dante Quinterno. Tiu profesia desegnisto inspiris Marten mem ekdesegni bildstriojn. Por tiu celo li aliĝis al la roterdama artakademio, sed tiun ĉi rapide denove forlasis.
En 1935 li edziĝis kun Afine Kornélie DICK, najbara knabino el sia junaĝo, kiu mem ankaŭ desegnis kaj verkis bildstriojn sub la pseŭdonimoPhiny DICK. Ŝi ankaŭ kreis tekstojn kaj desegnaĵojn por sia edzo por la bildstrio Kappie.
Marten TOONDER fondis Toonder Studio's, firmao kiu produktas filmojn kaj reklamaĵojn. En 1963 Toonder transloĝiĝis kun sia edzino al Greystones, Irlando, por tie sin tute dediĉi al la bildstria desegnado. Li rimarkis je sia surprizo ke la irlanda pejzaĝo mirinde similis tiun kiun li jam dum jaroj desegnis por la bildstrioj de Bommel.
En 1996 li edziĝis kun sia dua edzino, la komponistino Tera DE MAREZ OYENS, kiu poste en la sama jaro mortis. De tiam li denove ekloĝis en Nederlando en la domo Rosa Spier en Laren.
En 1938 aperis lia unua bildstrio, en sveda gazeto. Ekde 1941 aperis en De Telegraaf la bildstriojn kiuj plej konatigis lin, kun ĉefroluloj Tom Kato kaj Olivier B. Bommel.
La plej bonaj rakontoj sin distingas pro la subtila humuro kaj iomete kaŝita socia kritiko. Ankaŭ ili konas tipan lingvouzon. Vortoj kiel denkraam kaj minkukel ankaŭ ekster la bildstrioj de Toonder konatiĝis.
Kelkaj rakontoj de Toonder estis desegnofilmigitaj, sed ne ĉiam same sukcese; manksi la subtila humuro en ili.
Aliaj bildstriaj serioj de Toonder kiuj aperis estas:
la rakontoj de Panda
Reĝo Hollewijn (nl:Koning Hollewijn)
Kappie
En novembro 2005 aperis libro ĉe Uitgeverij Panda, dediĉita al lia kompleta verkaro. En ĝi ankaŭ lia viva filozofio estas klarigita pere de liaj eldiroj kaj intervjuoj.
En 1992 li ricevis la Tollens-premion por sia tuta verkaro.
Kelkaj parolturnoj el la rakontoj, precipe el la buŝo de ĉefrolulo s-ro Bommel mem, iĝis parto de la nederlanda lingvo. Kelkaj el la nove ekuzitaj neologismoj estas: denkraam,zielknijper kaj minkukel. Novaj esprimoj estas i.a.: kommer en kwel,Als je begrijpt wat ik bedoel,een eenvoudige doch voedzame maaltijd kaj verzin toch eens een list!