Plaisir | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Francilio | ||
Departemento | Yvelines | ||
Arondismento | Versailles | ||
Kantono | Plaisir | ||
Ĝemelurboj | * Baixa da Banheira, Portugalio ekde 1975,
| ||
INSEE kodo | 78490 [+] | ||
Poŝtkodo | 78370 | ||
Kodo laŭ INSEE | 78490 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Joël Regnault 2001-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 000 (2004) | ||
Loĝdenso | 1 660 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 49′ N, 1° 57′ O (mapo)48.8166666666671.95Koordinatoj: 48° 49′ N, 1° 57′ O (mapo) | ||
Alto | De 92 al 173 m | ||
Areo | 18.7 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plaisir (Yvelines) [+] | |||
Plaisir estas franca komunumo en la departemento Yvelines (regiono Île-de-France) kaj havas 32 000 loĝantojn (2004). Ĝi estas parto de la arondismento Versailles.
Malgranda agrikultura vilaĝo dum la komenco de la 20-a jarcento, Plaisir urbiĝas forte de la mezo de tiu jarcento danke al ekonomia zono kiu altiras multajn firmaojn : komercaj zonoj, regiona komerca zono nomata « Grand Plaisir » kaj la sidejo de multaj societoj. Ĝia proporcio de senlaboreco estas aktuale pli malgranda ol la averaĝo nacia. Ĝi aktiviĝas por medio (« elektiva klasifiko »), enhavas instaladojn por sporto (palaco de sportoj) kaj kulturo (teatroj, kinejo).
Enflorigita urbo enhavanta kastelon, ĝian arean duonon konsistas agrikulturaj kampoj kaj arbaroj. Tio kio kvalifikas « urbo ĉe la kamparo ».
Plaisir situas en la meza okcidenta ĉirkaŭurbo Parizo, tridekon da kilometroj for de Porte d'Auteuil kaj 13 km okcidente de Versajlo, en la ebenaĵo de Versajlo.
La duono de la komunuma teritorio konsistas el arbaroj kaj kulturaj terenoj.
La komunumo enhavas pluraj vilaĝeroj disigaj sur du ebenaĵoj, disigitaj de oriento al okcidento, per la arbaro de Bois-d'Arcy kaj en ĝia plej malproksima fino okcidente per la arbaro de la Cranne , la ĝardeno de la kastelo de Plaisir kaj la arbaro Sainte-Apolline.
Sur la plej alta altebenaĵo, sude de la komuna teritorio kaj norde de la ebenaĵo de Neauphle-le-Château trapasata de la franca nacia vojo 12, troviĝas la vilaĝero de Mare-aux-Saules (marĉeto kun salikoj) apuda de Élancourt kaj la vilaĝero de Sainte-Apolline, ambaŭ sude de la nacia vojo, kaj la vilaĝeroj Gâtines, Buisson kaj Chaîne, ĉiuj tri vica oriente-okcidente norde de la nacia vojo.
Su la suba altebenaĵo, norde de la komunumo, troviĝas la malnova vilaĝo, ĉirkaŭata, de oriento al okcidento, de la kvartaloj aŭ vilaĝeroj Brétechelle, Aqueduc de l'Avre, Ébisoires, Petits-Prés kaj Boissière.
La nomo de kvartalo aqueduc de l'Avre devenas de la akvodukto kiu alkondukas trinkakvon ĝis Parizo kaj trapasas la urbon de okcidento al oriento.
La areo de Plaisir estas 18,7 km², la popoldenso estas 1660,2 loĝantoj po km².
La komunumon trapasas de sudo ĝis nordo la rivereto Maldroit kiu devenas de Trappes, en la loko nomata "Puits à Loup" proksime de "porte de Pissaloup". Ĝi trapasas la ebenaĵon de Neauphle, pasas apud la finon orientan de la vilaĝero "Gâtines", alportas akvon al la baseno de akvoreteno de la arbaro Cranne. Poste, ĝi trapasas sub la departementa vojo RD 30, disiĝas en du branĉoj tra la parko de la kastelo kaj la urbodomo kaj la malnova urbo. Ĝi estas atingita de la rivereto Sainte-Apolline antaŭ trairi la du malsanulejoj, kie ĝi estas parte enkanaligita kaj subterigita, zigzagas en valeto inter Thiverval kaj Saint-Germain-de-la-Grange. Finfine, ĝi ĵetas sin en Mauldre, en Beynes.
La komunumo enhavas ankaŭ lageton en la arbaro Sainte-Apolline.
La komunumo de Plaisir lokiĝas entute en la akvokolekta sub-baseno de Maldroit inkludita en la akvokolekta baseno de Mauldre, administrata ekde 1992 de COBAHMA (Komitato de akvokolekta baseno de Mauldre kaj ĝiaj branĉriveroj) sub la estreco de la departementa konsilantaro de Yvelines kaj por kiu instalada skemo kaj akvoadministrado (SAGE) estis kondukita (prefekta leĝo de la 4-a de januaro 2001).
La najbaraj komunumoj de Plaisir estas
Lazura kun du lionoj frontaj subportantaj kape floron de ora lilio.
Monatoj | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aûg | Sept | Okt | Nov | Dec | Jaro |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Temperaturoj maksimumaj averaĝaj (°C) | 6 | 7 | 11 | 14 | 18 | 21 | 24 | 24 | 21 | 15 | 9 | 7 | 14,8 |
Temperaturoj minimumaj averaĝaj (°C) | 1 | 1 | 3 | 6 | 9 | 12 | 14 | 14 | 11 | 8 | 4 | 2 | 7,1 |
Temperaturoj averaĝaj (°C) | 4 | 4 | 7 | 10 | 14 | 17 | 19 | 19 | 16 | 12 | 7 | 5 | 11,2 |
Fonto : Monata klimato-studo - Trappes, France[1] |
La komunumon trapasas la nacia vojo 12 (aŭtomobilo-vojo inter Paris-Brest pere de Dreux). Laŭ nordo-suda direkcio, trapasas ĝin la departamenta vojo 30 (Poissy-Feucherolles), norde de la kvartalo Gâtines, ĝin daŭrigas sude al Élancourt kaj Saint-Quentin-en-Yvelines la departementa vojo 58. Laŭ oriento-okcidenta direkcio, Plaisir estas trapasita de la departementa vojo 11 (Saint-Cyr-l'École-Neauphle-le-Château).
La komunumon trapasas du linioj SNCF Transilien N: Paris-Montparnasse/Mantes-la-Jolie kaj Paris-Montparnasse/Dreux. Du stacidomojn enhavas la komunumo: Plaisir - Grignon nordokcidente kaj Plaisir - Les Clayes, nordoriente. La preskaŭsenhaltaj trajnoj de Plaisir - Grignon ebligas 25-minutan vojaĝon ĝis Parizo.
Plaisir estas la 7-a komunumo de Yvelines laŭ sia loĝantaro, estimata je ĉirkaŭ 32 000 loĝantoj dum la prikalkuloj ekde 2004.
La loĝantoj formas loĝantaron junan kaj aktivan: 30 % el la loĝantoj jaraĝas malpli ol 19 jaroj[2] kaj la elcento de senlaboreco estas nur je 8.2% kun pli ol 50% da aktivuloj.
Suba figuro montras la evoluo de la loĝantoj (fonto: INSEE).
1800 | 1901 | 1911 | 1926 | 1936 | 1946 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 313 | 1 652 | 1 894 | 2 085 | 2 224 | 2 398 | 2 683 | 3 850 | 6 869 | 21 259 | 22 593 | 25 877 | 31 045 | 32 000 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj. |
Mandato | Identité |
2001 | Joël Regnault |
1993-2001 | Jacky Lecourtiller |
1973-1993 | Jean Mouton |
1971-1973 | Victor Marc |
1945-1971 | Roland Reuille |
1944-1945 | Docteur Anglade |
1935-1944 | Alfred Champy |
1925-1935 | Émile Soyer |
1912-1925 | Laurent Desplaces |
1908-1912 | Alfred Champy |
1903-1908 | Félix Soyer |
1900-1903 | Jean-Baptiste Ricard |
1896-1900 | François Delaisse |
1892-1896 | Prosper Dufour |
1891-1892 | François Delaisse |
1886-1891 | Prosper Dufour |
1882-1886 | Jules Eugène Sénéchal |
1876-1882 | Pierre Esnot |
1874-1876 | Pierre Dupont |
1871-1874 | Pierre Esnot |
1853-1871 | Pierre Dupont |
1852-1853 | Prosper Martin |
1849-1852 | Pierre Dupont |
1848-1849 | Louis Marie |
1846-1848 | Laurent-Charles Esnot |
1839-1846 | Pierre Leclerc |
1835-1839 | Nicolas Pasquier |
1827-1835 | Nicolas Michel Martin |
1818-1827 | Ange Robert Taphinon |
1814-1818 | Pierre Joseph Martin |
1811-1814 | Jacques Lefort |
1800-1811 | Michel Martin |
1798-1800 | Pierre Barre |
1798-1798 | Jean-Martin Mercier |
1797-1798 | Jacques Lefort |
1797-1797 | Pierre Simon Leclerc |
1795-1797 | Charles René Henri de Bauclas |
1793-1795 | Nicolas Pouleteau |
1792-1793 | Guillaume François Thomas |
1791-1792 | Jean-Martin Mercier |
Por instigi la urbanojn pliigi kaj konservi tiun emon, la komunumo organizas ĉiujare la « konkurson de la ĝardenoj kaj balkonoj florataj »
La komunumo de Plaisir estas ĝemeligita kun kvin eŭropaj komunumoj pere de la kultura asocio Plaisir jumelage: