La nomo reĝa bienaro de Francio montras al la tuto de la landoj, bienoj kaj rajtoj, kiuj rekte dependis de la reĝo de la reĝlando Francio.
En Francio, okaze de la ekreĝado de Hugo Kapeto, tiu bienaro estis tre malgranda. La posedaĵoj, se oni taksas ilin laŭ teritorio, estis precipe en Francilio kaj en Orleanio, sed nekontinuaj, kun kelkaj unsuloj kiaj la bieno Attigny, restaĵo de la eksa fiscus. Ili venis precipe de la bienoj de la robertidoj, linio de la prauloj de la kapetidoj.
Mallongigoj :* (RB) = rilata al la reĝa bienaro* (RF) = rilata al la reĝlando Francio
Francio fine de la 10-a jarcento
Reĝa bienaro
La unuaj kapetidoj estis, inter la gravaj feŭduloj, tiuj kiuj havis la malpli vastan teritorion. Pacience, uzante feŭdan rajton (aparte konfiskon de feŭdo el perfida vasalo), sed ankaŭ per lertaj geedziĝoj kun heredantinoj de gravaj feŭdoj, ankaŭ per aĉeto, ili pligrandigis la reĝan bienaron, kiu finiĝos per nedistingiĝo en la 16-a jarcento kun la reĝlando. Tamen uzo de apanaĝo tranĉis en la vasteco de la bienaro kaj kreis danĝerajn konkurantojn al la reĝa povo (aparte la duklando Burgonjo en la 14a-15a jc, kvankam estrata de kapetidoj devenantaj de la reĝo Johano la Bona, la dua kapetida Domo de Burgonjo).
988 : Montreuil, unua heveno akirita de la kapetidoj. Akirita per la geedziĝo de la hereda princo Roberto (estonta Roberto la 2-a la Pia kun Rozala, vidvino de la grafo de Flandrio Arnuldo la 2-a (RB)
la reĝo pasigas la plej longan parton de sia reĝado por pacigi la reĝan bienaron obeigante iujn senjorojn (la siroj Montlhéry, Coucy, Puiset, Crécy...)
1137 : per sia geedziĝo kun Eleonora de Akvitanio Ludoviko povis esperi alligi al la bienaro la tutan sudokcidentan parton de la reĝlando. Sed, ilia disiĝo en 1151, perdigis ĉiujn esperojn al la franca reĝo. ĉar la sekvantan jaron, Eleonora de Akvitanio edziniĝis al Henriko la 2-a Plantaĝeneto grafo de Anĵuo, Mansio kaj duko de Normandio (kiu fariĝos en 1154, reĝo de Anglio), aldonante siajn teritoriojn kiel doton.
1208 : La senjorlando de La Ferté-Macé estis konfiskita de Vilhelmo la 4-a de Ferté-Macé(DR)
1220 : La graflando de Alençon kunigita al la reĝa bienaro pro manko de heredanto al la grafo Roberto la 4-a, vendo de la vicgrafino de Chatellerault, heredintino.(RB)
Filipo la 4-a la Bela (1285 – 1314), Ludoviko la 10-a la Kverelema (1314 – 1316), Johano la 1-a la Postmorta (1316), Filipo la 5-a la Longa (1316 – 1322), Karlo la 4-a la Bela (1322 – 1328)
1343-1349: Daŭfenio estis vendita al la Francio de sia duko kaj princo, la daŭfeno de Viennois, ŝuldanta omaĝon al la imperiestro de la Sankta Romia Imperio. La reĝo de Francio devos omaĝi al la imperiestro. La reĝlando larĝe kovras orientan parto de la riverego Rodano. (RF)
1360 : per la traktato de Brétigny, Akvitanio (tio estas triono de la reĝlando) estis donita al la reĝo de Anglio, kontraŭ la liberigo de la reĝo kaptita okaze de la malvenko Poitiers (RF)
1360 : la reĝo de Francio Johano la 2-a la Bona konfidis apanaĝe Berion al sia filo Johano la 1-a de Berio.
1382 : Karlo la 6-a donis la graflando de Dreux kiel doton al Margerita de Burbono edziniĝante ŝin kun Arnaud-Amanieu de Albret.
1399 : la reĝo senposedigis la lastajn grafojn de Perigordo pri ties bienoj, kaj Perigordo refariĝos denove feŭdo en 1407, por la grafo de Angulemo Johano de Orleano.
1416 : La apanaĝo de Berio revenis al la bienaro post la morto de la filino de la duko Johano de Berry onklo de la reĝo
1416 : La reĝo rekreis la apanaĝon de Berio por sia filo Johano, kiu mortis en 1417.
1417 : La reĝo donis la apanaĝon de Berio al sia filo Karlo
1491 : la geedziĝo de la reĝo kun la dukino Ana de Bretonio estis la unua ŝtupo al propra unuiĝo de la duklando al la reĝlando, kiu aboros en 1498 (cf. infra)
Ekde la reĝado de Francisko la 1-a, la nocio de reĝa bienaro komencas identi al tiu de la tuta reĝlando. Restis kiel apanaĝo tiu de la burbonoj.
1531 : la posedaĵoj de la konestablo de Burbono, kiu perfidis la reĝon, estis konfiskitaj (Burbonio, Aŭvernjo, graflandoj de Montpensier, de Clermont, de Mercœur kaj Forezo
1547 : Unua reĝo de Francio, kiu per sia nomo regnis sur Bretonio.
1549 : Alençon estis definitive ligita al la reĝa bienaro post la morto de Margerita de Francio.
1551 : Clermont aŭ Clairmont (estonta Clermont-Ferrand) fariĝis reĝa urbo, poste en 1610, neaprtigebla posedaĵo de la reĝlando.
1551 : La episkopoj de Toul, Metz kaj Verdun estis lokitaj sur la kuratoreco de la reĝo de Francio laŭ interkonsento subskribita kun la germanaj porotestantaj princoj en Lochau. Ili estos okupitaj la sekvantan jaron.
1589 : Reĝlando de Navaro, de kiu la nova reĝo de Francio estis la reĝo, estis unuigita al la reĝlando de Francio (RF) por la parto norde de Pireneoj, Malsupra-Navaro.