Viktor Meyer (1848-1897) estis germana kemiisto, kiu multe kontribuis por la neorganika kaj organika kemio kaj malkovrinto de la tiofeno en 1882.
Li famiĝis ĉar li elpensis aparaton por determini la vapordensecojn. Li estis lernanto de Emil Erlenmeyer kaj asistanto de Robert Bunsen. Kune kun Adolf von Baeyer li studis la komponadon de la kamforo. Li ankaŭ malkovris la Tiofenon kaj estis profesoro pri kemio en la Universitato de Göttingen kaj sukcedis al Robert Bunsen kiel profesoro de kemio en la Universitato de Hajdelbergo.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1891.