Ernesto Difenbaĥo (1811-1855) | ||
---|---|---|
Alegorio: Ernesto Difenbaĥo atingas la pinton
de la Monto Egmont | ||
Persona informo | ||
Ernst Dieffenbach | ||
Naskiĝo | 27-a de januaro 1811 en Giessen, Germanio | |
Morto | 1-a de oktobro 1855 en Giessen, Germanio | |
Tombo | Alter Friedhof Gießen (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Hesio-Darmstadt • Kolonio de Nov-Zelando vd | |
Ŝtataneco | Hesio-Darmstadt vd | |
Alma mater | Universitato de Gießen | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto geologo etnologo esploristo universitata instruisto kuracisto malakologo mineralogo vd | |
Laborkampo | Medicino, naturscienco kaj geologio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Travels in New Zealand with contributions to the geography, geology, botany, and natural history of that country vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Karl Ernst Dieffenbach (1811-1855) estis germana kuracisto, geologo kaj naturalisto.
Li estis la unua sciencisto kun altstara gradigo kiu vivis kaj laboris en Nov-Zelando, lando kie li larĝe vojaĝis sub la aŭspicioj de la Nov-Zelanda Kompanio[1]. En 1841, li reiris al Eŭropo kaj publikigis la verkon Travels in New Zealand (Vojaĝoj tra Nov-Zelando, 1843), kie li raportas la rezultojn de sia esploroj pri la geografio kaj naturhistorio de tiu regiono. Li korespondis kun Charles Darwin[2] kaj tradukis en la germanan kelkaj libroj de ĉi-aŭtoroj.
Li studis Medicinon en la Universitato de Gießen[3] kaj estis indikita, laŭ rekomendo de Richard Owen (1804-1892), por fari ekspluatekspedicion al Nov-Zelando, organizitan de la Nov-Zelanda Kompanio. Li estis selektita de la Reĝa Geografia Societo[4], por enŝipiĝi kiel kirurgo, naturalisto kaj esploristo surborde de la skuno Tory, kiu ekiris en ekspluatvojaĝo por taksi la ĉefajn riĉaĵojn de Nov-Zelando kaj ricevi la britajn koloniistojn. Lia tasko estis prepari raportojn por la Nov-Zelanda Kompanio, entenantajn lernobjektojn kiuj variis inter la vulkanologio, meteorologio, kaj konduto de la tajdoj rilate al flaŭro kaj faŭno krom la karakterizaĵoj de la grundo.
La nura registrita vivanta specimeno de Difenbaĥa ralo estis kaptita en 1840 fare de Ernst Dieffenbach, kiu estis omaĝita en la scienca kaj ordinara nomo de la specio. Ĝi iĝis formortinta pro ĉasado kaj enmetitaj predantoj, eble tuj post 1872.