Fridericus Sylburgius (1536-1596) | ||
---|---|---|
Zozimo de Panopoliso, Historia Nova, 1679
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1536 en Wetter, apud Marburgo, Germanio | |
Morto | 17-a de februaro 1596 en Heidelberg, Germanio | |
Lingvoj | antikva greka • franca • fru-nova altgermana • latina vd | |
Ŝtataneco | Landgraflando Hesio Palatinato vd | |
Alma mater | Universitato de Jena Universitato de Marburgo Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto tradukisto klasika filologo poeto klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frederiko Sylburgo (1536-1596) estis germana klasika filologo, kiu studis en la Universitatoj de Marburgo, Jena, Ĝenevo kaj Parizo kie lia profesoro Henri Estienne la Juna (1531-1598) ricevis gravajn kontribuaĵojn de Sylburgo en sia Greka Trezorejo. Kiam li reiris al Germanio, li oficis kiel profesoro en Neuhausen, proksima de Worms kaj en Lich, apud Gießen kie li eldonis la bonegan Institutiones in graecam linguam (1580) de Nikolaus Clenardus (1495-1542).
En 1583, li rezignis al sia posteno en Lich kaj translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno kie li aktivis kiel korektisto kaj eldonisto de la grekaj tekstoj por la libristo Johann Wechel. Al lia periodo el Frankfurt apartenas la eldonoj de Paŭzanio, Herodoto kaj Dionizo de Halikarnaso - kaj unu el liaj plej bonaj verkoj, alte laŭdigita de Carsten Niebuhr (1733-1815) - Aristotelo, la grekaj kaj latinaj fontoj por la historio de la romiaj imperiestroj kaj la Peri syntaxeos de Apolono Diskolo.
En 1591, li translokiĝis al Heidelberg, kie li fariĝis bibliotekisto de la palatina elektisto. La serio komencita de Wechel estis daŭrigita de Hieronymus Commelinus en Heidelbergo, al kiu Sylburgo eldonis Klementon de Aleksandrio kaj Justinon Martiron, Etymologicum magnum, Scriptores de re rustica, la grekaj gnomikajn poetojn[1] Ksenofono kaj Nonno el Panopoliso, krom aliajn verkojn. Ĉiuj verkoj de Sylburgo elmontras fortan kritikopovon kaj nelacigebla prilaboreco, kio eble estis la kaŭzo de lia morto.