Himno de Andalucía | ||
---|---|---|
Himno de Andaluzio | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | Andaluzio, ![]() | |
kantoteksto | Blas Infante, 1918 | |
muziko | Blas Infante, José del Castillo Díaz 1936 | |
ekde | Asamblea de Ronda 1918, Juntas Liberalistas de Andalucía 1933, Aŭtonomaj Regularoj 1981-1982, 2007 | |
La himno de Andaluzio ("Himno de Andalucía") estis verkita de Blas Infante, kiu adaptis tradician kanzonon 'Santo Dios', kantita de kamparanoj dum rikolto.
Komponisto José del Castillo Díaz adaptis kaj harmoniigis la melodion. Li estis direktoro de la Urbodoma Muzikbando de Sevilo, kaj prezentis la himnon en Alameda de Hércules de Sevilo, la 10-an de julio 1936.
Laŭ aŭtonoma konstitucio de Andaluzio ("Estatuto de Autonomía para Andalucía") de 2007, la himno de Andaluzio estas tiu, kiu aprobis en 1933 la Andaluziaj Liberistaj Kunsidoj (Juntas Liberalistas de Andalucía).
Esperanto-version de la himno aprobis Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, laŭ traduko redaktita de Ricardo Albert Reyna.
La standardo blanka kaj verda
venas re post militjarcentoj
por diradi pacon, esperon
sub la sun’ de nia tero.
Andaluzoj, ekstariĝu
teron kaj liberon petu ja
estu per Andaluzi’ liberaj
Hispana land’ kaj la Homar’.
Ni andaluzoj volas
esti re kio ni estis
homoj lumaj kiuj al homoj
homajn animojn oferis.
Andaluzoj, ekstariĝu
teron kaj liberon petu ja
estu per Andaluzi’ liberaj
Hispana land’ kaj la Homar’.
|