João Barbosa Rodrigues | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
João Barbosa Rodrigues | ||
Naskiĝo | 22-an de junio 1842 en Rio-de-Ĵanejro | |
Morto | 6-an de marto 1909 (66-jaraĝa) en São Gonçalo do Sapucaí, Brazilo | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Constança Eufrosina Barbosa Rodriguez da Borba Paca (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto natursciencisto antropologo inĝeniero entomologo esploristo vd | |
Laborkampo | Plantoscienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
João Barbosa Rodrigues (1842-1909) estis botanikisto, naturalisto kaj inĝeniero. Dum sia scienca kariero, Barbosa Rodriguez montriĝis kiel polemika, ambicia kaj lerta sciencisto. Aŭtodidakto, li sin dediĉis al plej diversaj temoj same kiel etnografio, lingvistiko, arkeologio, indiĝenaj demandoj, botaniko, kemio kaj farmacio.
Li kriĝis en Kampanja, subŝtato Minas-Ĝerajso. En 1858, kune kun sia familio, li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Komence li sin dediĉis al komerco, tamen, li ĉiam montris intereson pri natursciencoj, kolektante insektojn kaj plantojn. Li fariĝis instruisto pri desegno kaj specializiĝis pri botaniko, gvidita de Francisco Freire Allemão (1797-1874).
Li vizitis Amazonion en scienca misio per la imperia registaro (182-1875). Post kelkaj jaroj, li organizis kaj direktoris, en Manaus, la Botanikan Ĝardenon, inaŭguritan en 1883[1] sub la patronado de la Princino Izabela, kiu estingiĝis post la Proklamado de la Brazila Respubliko[2].
En 1890, li estas nomumita direktoro de la Botanika Ĝardeno el Rio-de-Ĵanejro[3], kies direktoro li estis ĝis sia morto. Li publikigis vasta nombro da verkoj kaj unu el liaj plej gravaj kontribuaĵjoj estas lia verko pri orkidoj, en tri volumoj, "Genera et species orchidearum novarum" (1877/1881). Krom tio li lasis ankaŭ la verkon "Ikonografio de la Orkidoj".
Dum sia restado en Minas-Ĝerajso, li elstariĝis kiel inĝeniero en la konstruo de la ĉefpreĝejo en Alfenas, kies ĉefŝtono estis lanĉita en la 6-a de aŭgusto 1876, kaj ties inaŭguro en la 30-a de septembro 1883.
Lia hermo[4] en la Botanika Ĝardeno el Rio-de-Ĵanejro estas laboro de la skulptisto "Olinto de Matos". Dum la centjariĝo de sia naskiĝo, la Botanika Muzeo el San-Paŭlo faris al li omaĝon adoptante lian nomon[5].