Simon Pauli la Juna (1603-1680) | ||
---|---|---|
Bildo el la libro "Flora Danica", eldonita en 1648.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-a de aprilo 1603 en Rostock, Germanio | |
Morto | 25-a de aprilo 1680 en Kopenhago, Danio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Rostock Universitato de Lejdeno Universitato de Parizo Universitato de Wittenberg Universitato de Kopenhago | |
Familio | ||
Patro | Heinrich Pauli (kuracisto) vd | |
Edz(in)o | Elisabeth Fabricius (en) vd | |
Infanoj | Daniel Paulli (en) , Jacob Henrik Paulli (en) , Oliger Paulli (en) , Philip Adolph Paulli (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto anatomo universitata instruisto kuracisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Simon PAULI la Juna (1603-1680) estis germana teologo, naturalisto, kuracisto, botanikisto, profesoro pri anatomio, kirurgio kaj botaniko en la Universitato de Kopenhago kaj persona kuracisto de la danaj reĝoj Kristiano la 4-a kaj Frederiko la 3-a.
Simon Pauli estis filo de Heinrich Pauli, nepo de Simon Pauli la Maljuna, kaj patro de la anatomo Jacob Henrik Pauli (1637-1702), la libristo Daniel Pauli (1640-1684) kaj la riĉa komercisto kaj eldonisto Holger Paulli (1644-1714).
La ĝenro Paullinia estas nomita liaomaĝe. Pauli estis la unua kortega kuracisto de Frederiko la 3-a, kaj faris valorajn kontribuojn al anatomio kaj botaniko. Li verkis kaj publikigis plurajn disertaĵojn pri medicino kaj botaniko, precipe "Quadripartitum Botanicum". Li ankaŭ estis mova forto inter la establado de la "Domus Anatomica", la unua anatomia teatro en Kopenhago.
Pauli estis edukita en pluraj lokoj, inkluzive de Rostock, Lejdeno, Parizo kaj Kopenhago, kie li enmatrikuliĝis inter 1626 kaj 1629. Li doktoriĝis en Wittenberg . Li oficis kiel kuracisto en Rostock kaj Lubeko kaj en 1639 li iĝis profesoro pri anatomio, kirurgio kaj botaniko en la Universitato de Kopenhago. En tiu universitato li muntis en 1645 "Theatrum Anatomicum", unu el la unuaj en ĝia ĝenro. Nicolaus Steno (1638-1686) estis lia lernanto en la Universitato de Kopenhago. Kristiano la 4-a komisiis lin pri eldonado de flaŭro, publikigita sub la titolo "Flora Danica" (1648), antaŭaĵo de la "Flora Danica", publikigita unu jarcento poste de Georg Christian Oeder (1728-1791).[1]