Praid [prajd] (hungare: Parajd) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi Becaș, Bucin, Ocna de Jos, Ocna de Sus kaj Șașvereș.
En 1910 Parajd havis 2 mil 888 loĝantojn (hungaroj), en 1992 3 mil 808 (94 % da hungaroj).
Ĝi estas la centro de la Salregiono. Tie troviĝas unu el la plej grandaj salmimejoj de la Karpat-baseno. En la nova salĉambrego oni kuracas malsanulojn je astmo. La sala ekspluatado komenciĝis post la koloniiĝo de sikuloj kaj la salo estis ilia propraĵo ĝis 1562. Laŭ pritaksoj la kvanto de salo verŝajne estus sufiĉa por la tuta Eŭropo por cent jaroj.
Parajd estis unue menciita skribe en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Parajd apartenis al Hungario, al Udvarhely.
Tie aktivadas Lenke Szász kiel instruistino kaj esperantistino.
- Lajos Áprily (1887–1967): poeto, tradukisto tie infanaĝis
- László Barabás (n. 13-a de novembro 1947): etnografo[1].
- Sándor Benczédi (n. 31-a de julio 1945): aktoro.
- Judit Bérczes (n. 3-a de februaro 1939): kuracistino, scienca ĉefesploristino.
- Attila Bíró (n. 16-a de majo 1959): skulptisto, dizajnisto.[2]
- Róbert Brósz: hungara profesoro pri juro
- Zoltán Csiki (n. Găleşti, 31-a de oktobro 1944): instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo, lokhistoriisto.
- László Deák-Sárosi (n. Odorheiu Secuiesc, 18-a de oktobro 1969): poeto, gitaristo, komponisto, muzikteoria verkisto[3]
- Izabella Gyújtó Fanghné (Parajd, ? ? 1843 – Kolozsvár, 14-a de septembro 1914): verkistino.
- Orsolya Fülöp (n. 1987): poetino.
- Vilmos Hankó (Parajd, 2-a de marto 1854 – Budapest 2-a de novembro 1923): kemiisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio.
- Lajos Keresztes (Parajd, 28-a de aprilo 1900 – Budapest, 9-a de aŭgusto 1978): luktisto, olimpikĉampiono.
- Ferenc Árpád Kiss (n. 16-a de majo 1930): ekonomikisto, universitata profesoro.
- Csaba Lukács: ĵurnalisto
- Mihály Márk (Kovászna, 10-a de decembro 1880 – 7-a de decembro 1965, Praid): eklezia verkisto, redaktoro, rakontisto.
- Vilmos Nagy, nagybaczoni (30-a de majo 1984 – Piliscsaba, 21-a de junio 1976): militestro, politikisto, memuaristo.
- Gyula Nirschy Ott (2-a de septembro 1894 – Budapest, 31-a de marto 1954): pentristo, portretisto.
- Lajos Parajdi Incze, Incze (5-a de januaro 1915 – ?): verkisto, etnografo, publicisto.
- Emília Rostás (n. 7-a de novembro 1949): filmtranĉistino.
- Gyula Szász, (n. 1959): pentristo
- István Székely (n. 1930): operetaktoro.
- András Szőke (17-a de aprilo 1953) lokhistoriisto
- Gyula Szövérdy, ĝis 1945 Gáspár (Parajd, 22-a de januaro 1909): Budapest, 23-a de oktobro 1977): verkisto.
- Ferenc Tóth E. (n. 16-a de januaro 1949): pentristo.
- Csiki Zoltán: Parajd, 2000.(hungare)
- Csiki Zoltán-Horváth István-Osvát Pál-Vécsei András: Rapsóné öröksége (Studoj el pasinteco de la vilaĝo), 2006.
-
Situo en la distrikto
-
Desupra vido al Praid
Distrikto Harghita (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|