Manuel de Faria e Sousa (1590-1649) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Manuel de Faria e Sousa | |||||
Naskiĝo | 8-a de Marto 1590 en Quinta da Caravela, Pombares, Bragança[1], | ||||
Morto | 3-a de Junio 1649 en Madrido, | ||||
Lingvoj | portugala • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Braga | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Giuseppe de Faria vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Portugala historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo kaj moralisto. | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel de Faria e Sousa (1590-1649) (* Souto de Cima, Pombeiro de Ribavizela, en la 18-a de Marto 1590 - † Madrido, en la 3-a de Junio 1649), estis Portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto. Preskaŭ ĉiuj liaj verkoj estis publikigitaj en la kastilia lingvo. Li celebris pro sia grandega poligrafia erudicio kaj pro siaj komentarioj pri La Luzidoj. Li estis unu el la plej popolaraj aŭtoroj de sia tempo kaj ankaŭ estis Membro de la Ordeno de Kristo kaj de la Reĝa Domo.
Li naskiĝis en la vilaĝo Quinta da Caravela (Korto de la Karavelo) de famega familio laŭ siaj propraj informoj en la raportoj pri la Nobelulara Katalogo de la Grafo Don Pedro, "la familio Farias estis deveninta de iu Fernandes Pires de Faria, kiu estis ĉefurbestro de Miranda, dum la epoko de Alfonso la 3-a[2] el Portugalio, aŭ pli sekure, de sia filo, Nuno Gonçalves de Faria. Ĉi tiun postvenis en sia domo iu dua filo, Álvares Gonçaves de Faria, kiu edziĝis kun Maria de Soŭza, kaj estis patro de João Álvares de Faria, militinto de Alĵubarrota, kiu fakte estas menciita de Fernão Lopes[3][4][5]. Ĉi-tiu edziĝis kun filino de urbano de Lisbono, havinte almenaŭ du filojn: Álvaro de Faria (komandoro de Aviso) kaj Alfonso Anes de Faria. Ĉi-tiu estis prapatro de Estácio de Faria, kiu militis en la armeo kune kun la guberniestro de Hindio, nome Diogo Lopes de Sequeira, li havis oficon en la bieno de Brazilo, estis erudicia pri beletristiko, kaj li elspezis pli ol kunigis, kaj havis gefilojn kun dek virinoj.
Li studis en la seminarioj de Braga kaj sekvis la eklezian karieron, tamen, li decidis rifuzi ĉivojon, kaj edziĝis al Katarina Maŝado, filino de Petro Maŝado, kontisto de la Kancelario de Porto, kaj de Katarina Lopes de Herrera, kiun la bofilo deklaris ŝin entombigitan en la Ĉefpreĝejo de tiu urbo, kaj kiu havis aliajn gefilojn inter ili Pedro de Faria e Soŭza, kapitano de la hispana infanterio, kiu em Madrido edziĝis al Luiza de Nárvaez. Ĉi-tiu lia filo venis, post la morto de sia patro em Madrido, al Portugalio, kie li estis tre bone akceptita de Johano la 4-a[6], kaj kiu estus la preparinto, por publikigo, de granda parto de la ampleksa amaso da neeldonitaĵoj de la eminenta poligrafo.
Kiam li estis 14-jara li eklaboris por amiko de sia patro, Don Gonsalo de Morais, Ĉefepiskopo de Porto, kaj vizitadis la episkopan lernejon, kie li lernis historion, arton, literaturon, ktp. Tie li verkis poeziojn kiu estis treege aprezitaj kaj ekkontaktis kun la altaj figuroj de la epoko.
En 1618 lia protektanto mortis, li estas 27-jara kaj devis reiri al Pombejro, senlabore, kun sia edzino kaj du filojn.
Tamen, nur unu jaron post li trovas novan protektanton, kaj foriras al Madrido por labori kiel privata sekretario de la grafo de Muge, Petro Álvares Perejra, kiu estis priŝtata sekretario de Filipo la 3-a de Portugalio. Li rapide eklernas la hispanan kaj post tri jarojn, li publikigas poezion en ĉi-lasta lingvo, kiu estiĝas lia plej preferata lingvo.
Antaŭ la morto de sia nova patrono, Don Manuel jam ĝuis ian grandan famon. Do li fariĝis Priŝtata Sekretario de la Portugala Regno, kies ofico li plenumis en Lisbono, kaj iom post li estis nomumita Sekretario de la Ambasadejo de Portugalio em Romo.
Liaj mortantaj restaĵoj estis translokitaj al la Monaĥejo de Pombejro en 1660, kie ili kuŝas, sub platŝtono, dekstre de la ĉefaltaro.
Li estis unu el la plej erudiciaj homoj el sia epoko, kaj dum tiu tempo li ĝuis altan beletristikan reputacion kiu, konserviĝis ne nur netuŝita, sed malpliiĝis dum la pasado de la jaroj, tenante la progreson de la bona gusto kaj de la kritikaj studoj, pri li alparolas Francisko da Silva. Certaj portugalaj elstaraj erudiciuloj same kiel Jorge de Sena[7] (1919-1978), José Hermano Saraiva[8] (1919-2012) kaj Esther de Lemos[9] pri li faras negativan juĝon, kvankam pravigante iajn neregulaĵojn kaj fantaziojn, ili ne neas lian grandan aŭtoritatecon kaj profundan konon de Kamoens.
Manuel de Faria e Soŭza, malgraŭ ke li verkis preskaŭ ĉion en la kastilia lingvo, tamen la plejparto de lia verkaro rilatis al Portugalio. Lia prefero rilate al la kastilia lingvo praviĝas pro la fakto ke Portugalio estis kompletiga parto de la Regno de Hispanio kaj la kastilia lingvo konsiderinde estis tiam pli disvastigita en Eŭropo ol la portugala: por diskonigi la hearoaĵojn de la portugaloj kaj eĉ la grandan verkon de la portugala poeto Kamoenz, li opiniis esti la plej bona solvo.
Lia verkaro, same kiel lia poezio mem, temas preskaŭ cio pri la portugalaj malkovroj kaj pri la figuro de Kamoenz.
Al li oni ŝuldas la unua inda studo pri la vivo kaj verko de la granda poeto. Por havigi al Kamoenz la statuton, kiun ni agnoskas al li, Faria e Soŭza devis survoji kaj persisti sur la esploro por venkobati la kritikojn de sia epoko, rilatantajn al la strukturo, inspiro kaj kvalito de La Luzidoj.
Numtempe, kiel komprenigas nin Inocêncio Francisco da Silva, Faria e Soŭza, malgraŭ ke li ĉiam estis senkontura figuro de la esploro pri Kamoenz, estas rigardita kiel la granda falsanto de tiu verko, ĉar li almetis al ĝi poemojn, kiu ne apartenis al la granda portugala poeto, tamen de li konsiderataj altnivele, kaj sekve, laŭ lia koncepto, nur de la poeto ili indis esti verkita; aŭ eĉ elpensante li mem kelkaj el ili, aŭ korektante kelkajn aŭtentikajn, ĉiam kiam al li estis konvena... Tamen la proporcioj de tiuj manaldonoj, kaj la sincereco de Faria, estas ĝis hodiaŭ temo pri debatoj ĉe la esploristoj.
La plej granda laŭdo al Faria e Soŭza, kiel beletristika kritikisto, oni trovas ĉe Lope de Vega, kiam li asertas: same kiel Luiz de Kamoenz estas la princo de la poetoj kiu verkis en la vulgara lingvo, Manuel Faria estas la komentariisto de ĉiuj lingvoj.
Ĉiuj sep partoj estas antaŭigitaj de diskursoj plene erudiciaj, pri la tipoj de poezio entenata de ĉiu.
Ĉi-verko temas pri la sama kiun la aŭtoro refaris kaj ampleksigis sub la titolo de Eŭropa Portugueza.
Faria asertas, ke li komencis ĉi-verkon en 1614, kaj ke ĝi prenis de li dudekkvin jarojn, kie li ekzamenis pli ol mil aŭtorojn, kaj inter ili tricent italojn. Malgraŭ la bona akcepto kiun la libro ricevis, kelkaj malamikoj de Faria (inter ili elstariĝis Don Agostinho Manuel de Vasconcelos, kiu estis instigita kontraŭi li, pro la beletristikaj disputoj kiuj okazis inter ili), lin denoncis al la Inkvizicio de Kastilio, kaj indikis kelkajn partojn de la verko kiujn ili konsideris malpli katolikaj, kaj postulis lian kondamnon. Tamen ĉar tiu tribunalo ne alzorgis ilian plendon, Don Agostinho sin direktis al la Inkvizicio de Lisbono, kaj en koluzio kun Manuel de Galhegos (1597-1665)[13] kaj Manuel Pires de Almejda[14], kiuj ankaŭ estis rivaloj kaj malamikoj de Faria, ĉiuj kunaj prezentis dokumentojn, kie ili reasertis la fiakuzojn. En la fino, la verko Commentarios estis ekzamenita, kaj la rezulto estis la malrajtigo de la akuzo kiun ili principe atribuis al li.