Pecica | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio • limurbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Arad | ||||
Alinome | Ópécska, Oláhpécska (hungare), Alt-Petschka (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Arad | ||||
Situo | 46° 10′ N, 21° 4′ O (mapo)46.1721.07Koordinatoj: 46° 10′ N, 21° 4′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 100 m | ||||
Poŝtkodo | 317235 | ||||
Loĝantaro | 12 762 (2011) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 11584 | ||||
Pecica - jen rumane, prononco [PEĈka], {hungare Ópécska [Opeĉka] aŭ Oláhpécska, germane Alt-Petschka [alt-PEĈka] - estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de rivero Mureș okcidente de Arad. La urbo estas parto de la distrikto Arad kaj de la kultura regiono Transilvanio. Oni aligis al ĝi la vilaĝon Rovine. Ĝi administras ankaŭ la vilaĝojn Bodrogu Vechi, Sederhat kaj Turnu.
Tra Pecica pasas la rumana nacia vojo DN 7 (samtempe eŭropa vojo E 68) kaj la loka fervojo inter Arad kaj Nădlac. Norde de la urbo preterpasas la aŭtovojo A 1 inter Arad kaj Hungario. La urbo havas ponton super Mureș, la vojo iras suden al Sânpetru German.
En 1910 Ópécska havis kune kun Rovine 20 562 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, slovakoj, serboj) kaj en 1992 12 930 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 11 950 loĝantoj sur areo de 237,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km².
Ĝia unua skriba mencio estis en 1335. Ĝis 1919 Magyarpécska apartenis al Hungario, kaj estis parto de la historia departemento Arad.