Hans Lebrecht Meerwein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kemiisto
| |||||
Persona informo | |||||
Hans Meerwein | |||||
Naskiĝo | 20-a de majo 1879 en Hamburgo, Germana Regno | ||||
Morto | 24-a de oktobro 1965 en Marburgo, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Marburgo Universitato de Königsberg Universitato de Bonno Teknika Universitato de Ŝarlotenburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Marburg vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Lebrecht MEERWEIN [me:rvajn] (1879-1965) estis germana kemiisto, kiu kreis plurajn reakciojn kaj reakciantojn kiuj portas lian nomon, plej specife la Reduktiĝon de Meerwein-Ponndorf-Verley, la rearanĝon de Vagnero-Meerwein, la Ariligan reakcion de Meerwein kaj la salon aŭ reakcianton de Meerwein. Meerwein interesiĝis pri la kemio de la terpenoj, kaj la mekanismo pri rearanĝo de la pinakolo. Per tre simpla metodo, kaj konante la reakcikinetikon, eblis al li starigi la kationa kaj ne radikala naturo de la perantoj en la rearanĝo de la pinakolo, konata kiel Rearanĝo de Vagnero-Meerwein[1] kaj en la Rearanĝo de la izoborneolo ekde la kamfeno[2].
Li estis filo de la germana arkitekto Wilhelm Emil Meerwein (1844-1927). Komence li estis trejnita kiel kemiteknikisto en la Frezena Universitato pri Aplikaj Sciencoj[3] inter 1898 kaj 1900 antaŭ ol sin doni al kemio en la Universitato de Bonno. Li diplomiĝis sub la gvidado de Richard Anschütz (1852-1937) kaj Ludwig Claisen (1851-1930), kiuj proponis al li labori kiel asistanto en la Universitato de Berlino, En 1908, li doktoriĝis per tezo pri la Reakcio de Mikaelo[4]. En 1914, li fariĝis titulara profesoro en la Universitato de Bonno, kaj en 1922, eksterordinara profesoro. Inter 1922 kaj 1928, li estis profesoro pro organika kemio en la Universitato de Königsberg.
En 1929, li sukcedis al Karl von Auwers (1863-1939) en la Universitato de Marburgo kaj fariĝas direktoro de la Kemia Instituto. En 1933, li aliĝis al dokumento "Kompromito de la profesoroj en la germanaj universitatoj kaj fakultatoj favore al Adolf Hitler kaj la naci-socialisma ŝtato[5]. En 1945, la milito detruis la instituton per bombardado, kaj Meerwein perdis sian oficialan loĝeblecon ĉe la Instituto, ĉiun eksperimentajn esplorojn kaj sian privatan bibliotekon. Sekve, Meerwein planis la rekonstruadon de la instituto, kiu finiĝis en 1953, la jaro kiam li emeritiĝis pri instruado. Ĝis sia morto li faris kelkajn eksperimentajn laborojn kiel emerita profesoro kune kun la helpo de du postdoktoriĝaj esploristoj.
Post studi la reakcion pri katalizita rearanĝo de la acidoj kun la karbenaj jonoj[6] de la pineno, li disvolvis sintezon de kamforo tra rearanĝo de la pineno → kamfeno → izobornila acetato → izoborneolo → kamforo, kies metodologio estis adoptita de la entrepreno Schering AG[7].
Krom tio, li uzis acidajn substancoj kiel la HBF4 kaj H2ZnCl4 en organikaj solvaĵoj, kiuj agas kiel kataliziloj por formado de reakciigaj perantoj ĝis la estigo de la jonoj karbeno (c=) kaj hidrono (H3O+).
Science tre gravaj estis liaj esploroj pri la katalizaj efektoj de la aluminia trietoksido, rilate al reduktiĝo de ketonoj kaj aldehidoj en la respektivajn alkoholojn, ankaŭ konata kiel Reduktiĝo de Meerwein-Ponndorf-Verley.
Surbaze de la simplaj kemiaj reakcioj Meerwein defendis la estigon de la karbenoj kaj la postan eblon polarizi la aromataj kombinaĵoj (samkiel la benzeno). Per bromigo de la benzeno oni samtempe estigas salon de bromobenzeno kun pozitiva ŝarĝo, kiu, traktata per diazometano[8] ĝi produktas altprofite bromidon de cikloheptatrieno, kiu estas cikla kombinaĵo kun sep ekstremaĵoj.
La kvarfluorido de trietil-hidrono aŭ Reakcianto de Meerwein, estas fortega alkilig-aganto, kiu permesas la sintezon de kompleksaj natursubstancoj.
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.