Janus Gruterus (1560–1627) | ||
---|---|---|
Flandra filologo kaj bibliotekisto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-a de decembro 1560 en Antverpeno, Belgio | |
Morto | 20-a de septembro 1627 en Bierhelderhof, apud Heidelberg, Germanio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio Habsburga Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Hajdelbergo Universitato de Lejdeno Universitato de Rostock | |
Familio | ||
Patrino | Catherine Tishem (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto bibliotekisto verkisto universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Heidelberg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jan Gruter (1560–1627) estis flandra humanisto, filologo, historiisto, bibliotekisto, antikvaĵisto, poeto, filo de Wouter Gruterus, urbestro de Antverpeno kaj Catharina Tishem. Celante eviti la religiajn persekutojn, liaj gepatroj elmigris Anglion tiam, kiam li ankoraŭ estis infano, kaj kelkatempe li studis en la Kolegio Kajus, en Kembriĝo, kie li lernis la latinan kaj la grekan. Poste, li reiris al Leiden, kie li ricevis sian diplomon pri majstreco kaj Hugo Donellus estis lia profesoro. Tie li ankaŭ konatiĝis kun Justus Lipsius kaj Janus Dousa interalie. En 1586, li nomumiĝis de Kristiano la 1-a, Elektisto el Saksio (1560-1591) profesoro pri historio en la Universitato de Wittenberg. Inter 1589 kaj 1592 li instruis en la Universitato de Rostock, kaj pli malfrue la elektisto Frederiko la 5-a (1574-1610), kromnomita, la Justulo, lin nomumas profesoro de la Universitato de Hajdelbergo, kaj en 1602, indikita de lia amiko Joseph Justus Scaliger (1540-1609), li estas nomumita bibliotekisto de la universitato.