Por samtitola artikolo vidu la paĝon Santa Cruz de la Zarza (stacidomo). |
Santa Cruz de la Zarza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Mesa de Ocaña | ||
Poŝtkodo | 45370 | ||
Retpaĝaro | Web oficial | ||
Politiko | |||
Urbestro | Román Muñoz Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 906 (2011) | ||
Loĝdenso | 18,55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N, 3° 11′ U (mapo)39.976666666667-3.1908333333333Koordinatoj: 39° 59′ N, 3° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 790 m [+] | ||
Areo | 264,54 km² (26 454 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de la Zarza [+] | |||
Santa Cruz de la Zarza (Sankta Kruco de la Rubuso) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Dum la Mezepoko ĝi ludis gravan rolon rilate al la Ordeno de Santiago kaj ties nobelularo; ankoraŭ estas multaj blazondomoj.
En epoko romia ĝi ricevis la nomon de Belcinia aŭ Velsinia kaj en epoko de visigotoj Castelforte de Valcominoso.[1]
Laŭ loka legendo, pasante iam la gota reĝo Rekaredo laŭ la strato Cava, kiu tiam estis nur rojeto kaŝa inter makiso, la lokanoj bruligis rubusojn, kaj inter la flamoj aperis sendamaĝe kruco el ligno. Post tio la vilaĝo eknomiĝis Santa Cruz entre Zarzas (inter), kaj de tie evoluis al la nuna nomo. La blazono montras plej klare tiun hipotezon.
Tamen aliaj asertas, ke la origino de la nomo de Santa Cruz de la Zarza povus deveni de ties geografia situo inter du valoj, inter kiuj estis monto kovrita de rubusoj.[2]
Alia hipotezo indikas, ke la fitotoponimo «Zarza» povus esti rilata al grupo de toponimoj devenaj el latina quercus «anzino», kiaj Cerceda, Cercedilla, Cercedo, ktp. Ĉar quercus estas ina nomo de la 4-a deklinacio en latina, zarza povus deveni de la formo latina quercea, «anzino». Alia eblo estas ke de la adjekto querceus, «rilata al la anzino», devenas la formo de pluralo neŭtra *quercea, «loko abunda je anzinoj, anzinaro». La evoluo estus Quercea > *Kercea > *Kercia > *Cerza > Zarza. Alia informo favora al tiu hipotezo estus la densaj anzinaroj konservitaj en la ĉirkaŭo de la municipo.[3]
Lasta hipotezo indikas ke la kromnomo «de la Zarza» devenus de la najbara municipo Zarza de Tajo el kiu, laŭ tiu hipotezo, Santa Cruz de la Zarza ekestis municipo dependa kaj poste kreskis ties populacio multe pli ol tiu de la patra municipo.[4]
Ĉiukaze ŝajne la toponimo aludas, unuflanke, al la Ordeno de Santiago («la Sankta Kruco»), kaj, aliflanke, la «zarza» (rubuso) korespondas al toponimo propra de la epoko de la reloĝado posta al la Reconquista, kiu kutime uzis nomojn de plantoj: ajlo (Ajofrín), cepo (Cebolla), migdalarbo (Almendros), piro (Perales de Tajuña, Perales del Río...), ktp.
La loĝantoj de la municipo havas la laŭlokan nomon de santacrucero/santacrucera aŭ santacruceño/santacruceña, kvankam tiu lasta ne estas tre uzata.[5]
La loĝanto nomiĝas santacrucero. La censita populacio en 2011 estis de 4.906 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,55 loĝ/km².
Santa Cruz de la Zarza estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 323 m; je 85 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 83 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 101 km el Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 264.54 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′36″ N 3°11′27″ Ok.
Santa Cruz de la Zarza estas situanta nordoriente de la provinco Toledo, en la zono lima inter la provincoj Toledo, Madrido kaj Kvenko, kaj distas 85, 83 kaj 101 km el ties respektivaj provincaj ĉefurboj.
Limas kun la municipaj teritorioj de Villamanrique de Tajo kaj Fuentidueña de Tajo, norde, en la provinco Madrido; Villarrubia de Santiago kaj Villatobas, okcidente; Corral de Almaguer kaj Cabezamesada, sude; ĉiuj el la provinco Toledo; kaj Zarza de Tajo, Tarancón, Fuente de Pedro Naharro kaj Horcajo de Santiago, oriente, en la provinco Kvenko.
Nordokcidente: Villarrubia de Santiago | Norde: Villamanrique de Tajo kaj Fuentidueña de Tajo | Nordoriente: Zarza de Tajo |
Okcidente: Villarrubia de Santiago kaj Villatobas | Oriente: Tarancón kaj Fuente de Pedro Naharro | |
Sudokcidente Villatobas | Sude: Corral de Almaguer kaj Cabezamesada | Sudoriente: Horcajo de Santiago |
Ties situo en la parto nordorienta de la altebenaĵo konata kiel Mesa de Ocaña permesas el alto, kun lokoj superaj al 800 msm, unu el plej mirindaj rigardejoj super la valo de la rivero Taĵo.
La municipo estas inter du montetoj kaj estas komponita el du kvartaloj ege diferencaj. La okcidenta kvartalo estas komponita ĝenerale de pli popularaj kaj spontanaj konstruaĵoj (kiaj la kavaj loĝejoj) kaj adapte al deklivo la plano de stratoj estas neregula kaj zigzaga. La orienta kvartalo estas formata de stratoj pli bone liniigitaj kaj suferis la disvolvigon en la 17-a jarcento, kiam oni konstruis nombrajn loĝejojn aŭ palachejmojn kun abundo de senjoraj blazonoj.
La rivero Taĵo trapasas la municipan teritorion de Santa Cruz de la Zarza. Tra la tuta municipa teritorio troviĝas dise nombraj akvofontoj de grundakvo, kiuj tradicie estis uzataj de la lokanoj kaj ĉefe de agrikulturistoj kaj brutobredistoj pere de putoj aŭ simplaj fontoj, kiaj la Fuente de los Caños, la Fuente de las Hontanillas aŭ El Cañejo, ĉiuj ene de la urba kerno; aŭ El Gramón kaj la du fontoj de La Virgen de la Paz, en la samnoma loko. Tradicie, la elpreno de akvo el menciitaj putoj realiĝis permane, ĝis el la jaro 2000 kiam oni eksperimentis per projekto de instalado en diversaj putoj de la municipa teritorio de aŭtonoma sistemo de pumpado kaj elprenado de akvo danke al fotovoltaiko.[6]
En Santa Cruz de la Zarza estas grava natura riĉo, kun unikaj medioj protektataj de las eŭropuniaj direktivoj. Tiuj estas la zonoj deklaritaj kiel Loko de Komunuma Gravo (LKG), kiaj la Salaj Stepoj de Toledo[7] aŭ la Gipdejoj de la valo Taĵo,[8] kiu etendas en 4.133 hektaroj de tereno. Estas Protektita birda areo (PBA aŭ ZEPA) en la Stepo de Norda Manĉo,[9] kiu okupas 5.952 hektarojn.[10] Tra la tuta teritorio estas nombraj kavoj, neloĝataj plejparte, kaj granda nombro de anzinejoj, ekzemple de granda valoro media estas la jarcentaj anzinoj de la nomata «Monto Ocaña» en la suda parto de la municipa teritorio. Estas nombraj putoj kaj akvotrinkejoj por la gregoj.[11]
Tra maletenda teritorio estas markataj naturaj kontrastoj, kun granda biodiverseco: hegemonias la vegetaĵaro de makiso, vitejoj, pinaroj kaj anzinaroj.
La teroj kiuj ĉirkaŭas la urban kernon estas okupataj de kultivoj de cerealoj, kampoj de vitoj kaj olivarboj. La vegetaĵaro estas de tipo mediteranea: abundas la anzinoj, la migdalarboj, koniferoj, arbustoj kaj makiso. Inter koniferoj troviĝas la pinsema pino kaj la Halepa pino, frukto de nombraj rearbarigoj faritaj tra la tuta municipa teritorio. Inter arbustoj kaj makiso elstaras la kardo Onopordium acanthium, la timiano, la rosmareno kaj la alfo. La ligna vegetaĵaro estas poploj kaj ulmoj, kaj estas ankaŭ arbustoj kaj makisoj kiaj junkoj aŭ kanoj, kiuj troviĝas en humidejoj kiaj ĉe la valo de la rivero Taĵo aŭ la rojoj dise tra la teritorio aŭ en la loko konata kiel Virgen de la Paz aŭ El Villar.
La tipoj de medioj kunekzistaj en tiu municipo estas dalpaŝtejoj mediteraneaj (Juncetalia maritimi), gipsostepoj (Gypsophiletalia), erikejoj oromediteraneaj endemiaj enhavantaj genistojn Genista scorpius, formejoj de juniperoj, zonoj ĉestepaj de poacoj kaj ĉiujara folio (Thero-Brachypodietea), ĉerivera arbaro de salikoj, blankaj poploj kaj anzinaroj.[7][8][9]
Tra la municipa teritorio abundas ĉasbestoj kiaj perdrikoj, kunikloj kaj leporoj. Estas ankaŭ abundo de rabobirdoj (kiaj la noktuo), korvedoj (kiaj la pigo), apodedoj (kiaj la apuso aŭ la hirundo) kaj artropodoj (kiaj la skorpioj), aŭ malgrandaj roduloj, serpentoj kaj aliaj reptilioj. La granda otido kaj vulpoj ekzistaj en la zono estas deklarataj protektitaj specioj.[7][8][9]
La klimato de Santa Cruz de la Zarza estas mediteranea kun markata karaktero kontinenta, pro kio ĝi estas nomata kontinenta-mediteranea.
Ĝi estas simila al tipa mediteranea sed kun karakteroj de kontinentaj klimatoj, nome de temperaturoj pli ekstremaj. Tiu klimato ne ricevas la influon de maro, pro kio la temperaturoj estas multe pli ekstremaj. La vintroj estas freŝaj, kun averaĝaj temperaturoj sub 5 °C, tre oftaj noktaj frostoj kaj eventualaj neĝofaloj (po tri aŭ kvar jare). La someroj estas varmaj, kun averaĝaj temperaturoj super 24 °C en julio kaj aŭgusto, kaj kun maksimumoj kiuj povas superi 35 °C. La termika oscilado ĉiutaga estas proksimume de 10 °C. Hegemonias la ventoj de la nordo kaj okcidento, pri kiuj Pascual Madoz asertis:
"Es de CLIMA frío, reinan los vientos N y O y se padecen constipaciones, pulmonías y dolores de costado." (Estas de malvarma klimato, hegemonias la ventoj N kaj O kaj oni suferas malvarmumojn, pneŭmonitojn kaj dolorojn je flanko.), Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Pascual Madoz.[1]
Santa Cruz de la Zarza povas esti inkludata ene de la nome tradicie «Seka Hispanio». La precipitaĵoj ne estas abundaj kaj sekvas modelon tre similan al tiu de la tipa mediteranea klimato. La jaraj precipitaĵoj estas averaĝe de 400 mm jare.
La plej antikvaj restaĵoj de tiu municipo estas de la dua Ferepoko, pli precize ĉe la nekropolo de Las Esperillas.
Laŭ José López Agurleta, la unua superulo de la Ordeno de Santiago don Pedro Fernández de Fuentencalada ricevis la krucon dum miito kontraŭ islamanoj pro sia glavo kaj la penoj grimpi el la akvo de la rivero Taĵo al montopinto inter Aurelia kaj Alharilla kaj tie lokis la standardon de la Sankta Kruco.[12]
Santa Cruz de la Zarza estis deĉiame grava centro de komunikado kaj loko defendita jam en epoko de romianoj kaj ankaŭ de visigotoj kaj araboj, pro ties elstara situo. Santa Cruz estis donata al la Ordeno de Santiago antaŭ 1175, kaj tiu tie setlis, post konfirmo fare de la papo Aleksandro la 3-a. Oni menciis Santa Cruz de la Zarza denove en 1241, okaze de la limigo inter la teroj de la arkiepiskopo de Toledo kaj tiuj de la Ordeno de Santiago.[13] En 1253, la superulo de la Ordeno de Santiago don Pelayo Pérez Correa donis al la vilaĝo foruon.[2]
Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Santa Cruz de la Zarza kun 6,358 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Santa Cruz de la Zarza oni falis al iom super 4.000; poste oni rekuperiĝis ĝis la nunaj 4.900.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis maldekstra ĝis 2007.
En la balotado de la 22-a de majo de 2011, la Partido Popular (PP) akiris 1557 voĉojn, korespondajn al 53% de la voĉoj faritaj; la Partido Socialista Obrero Español (PSOE) akiris 825, 28% de voĉoj kaj Izquierda Unida (IU) 483 voĉojn, nome 17% de la totalo.[14] La kompono de la municipa konsilantaro, laŭ la Sistemo D'Hondt, estis la jena: 6 skabenoj por la Partido Popular, 3 por la Partido Socialista Obrero Español kaj 2 por Izquierda Unida aliris oficiale al la posteno la 11-an de junio.[15]
Sekve oni montras liston de la urbestroj de la municipo ekde 1899 ĝis 1979, dato de la unuaj demokrataj elektoj post la diktaturo de la frankisma reĝimo:[16]
Epoko | Nomo de la urbestro |
---|---|
1899-1901 | Juan Pulido García |
1901-1903 | Cándido Rodríguez Pérez |
1904-1905 | Gregorio Alonso Guisasola |
1905-1905 | Manuel Raboso Trigo |
1906-1909 | Tadeo Urbina Sánchez |
1909-1913 | Juan Palomo Olivas |
1914-1917 | Tomás Albares Peña |
1918-1922 | Cándido Peña Bernaldo |
1922-1923 | Luis Palacios Pulido |
1923-1924 | Carmelo Navarro Martínez |
1924-1924 | Joaquín del Pozo Orea |
1924-1928 | Juan Palomo Olivas |
1928-1930 | Nicolás Abril García |
1930-1930 | Matías García Cuenca |
1930-1930 | Luis Palacios Pulido |
1930-1931 | Salustiano Albares Riestra |
1931-1931 | Mariano Rodríguez Loeches |
1931-1934 | Leovigildo Teruel Sánchez |
1934-1934 | Fredesvindo Rodríguez Sánchez |
1934-1936 | Luis Palacios Pulido |
1936-1937 | Leovigildo Teruel Sánchez |
1937-1938 | Doroteo Figueroa Valencia |
1938-1939 | Leovigildo Teruel Sánchez |
1939-1939 | Eusebio Sánchez Sánchez |
1939-1943 | Emilio Martínez Villar |
1943-1948 | Emilio de la Barreda Maldonado |
1948-1969 | José Sierra Moreno |
1969-1977 | Félix Avia Peña |
1977-1979 | Santiago Trigo Hernández |
Sekve oni montras liston de la urbestroj de la municipo ekde 1979:
Santa Cruz de la Zarza havas kazernon de la Guardia Civil, estre de serĝento. Estas ankaŭ grupo de volontuloj de Protección Civil (civila protektado). Ne estas municipa polico, sed oni projektis ties kreon. Estas malgranda juĝejo nome "Juzgado de Paz", situanta en la urbodomo, kie oni klopodas solvi la malgrandajn konfliktojn. La municipo apartenas al la jurisdikcia teritorio de Ocaña, kie oni klopodas solvi la leĝajn aferojn pli gravajn.
Estas sancentro kun tri ĝeneralaj kuracistoj, unu pediatriisto kaj tri flegistoj, kaj servo de bazaj urĝoj.[17] Estas du apotekoj kaj unu maljunulejo.[18]
La loĝantaro de Santa Cruz de la Zarza, laŭ la censo de 2010 de la INE, estas de 4906 loĝantoj, 2530 viroj kaj 2410 virinoj kaj koncentriĝas en la urba kerno, ĉar nuntempe praktike malaperis la malgrandaj setlejoj kaj bienoj kun konstanta loĝantaro.[19] Ties denseco estas de 18,63 loĝ/km² (2009). Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la loĝantaro plialtiĝas en 2000 personoj dum ferioj.[11] La malgrandaj setlejoj kiuj troviĝis en la municipa teritorio de Santa Cruz de la Zarza kaj el kiuj oni ne konservas restaĵojn estis Villarejo Seco kaj Testillos (ties tereno nun kultivatas); Villar de Sauco aŭ el Villar, kie kuŝas la ermitejo de Nia Sinjorino de la Paco, pro kio tiu loko ricevas la nomon de Virgen de la Paz; kaj Villaverde, kie estas alia ermitejo.[1]
Laŭ Sebastian de Miñano y Bedoya en sia Diccionario geográfico-estadístico de España y Portugal, Santa Cruz de la Zarza havis en la 1820-aj jaroj 4,114 loĝantojn.[20] La loĝantaro sanktakruca kreskis konstante el la 19-a jarcento ĝis meze de la 20-a jarcento, kaj duobligis la nombron de loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis atingi loĝantaron de 6.258 loĝantoj. En la sekvaj du jardekoj (1950–1970), la nombro de loĝantoj suferis drastan redukton al 4.206 loĝantoj. Tiu malkresko rilatis al elmigrado al aliaj lokoj pli industriigitaj kiaj Madrido, Valencio aŭ Katalunio (estas granda komunumo de sanktakrucanoj en Mataró, Barcelono) aŭ eĉ al eŭropaj landoj kaj hispanamerikaj. Oni ne havas informon pri la nombro de definitivaj revenintoj, sed ties estado en la municipo evidentas dum iaj epokoj de la jaro, kiaj dum la lokaj festoj. El 1981 la loĝantaro de Santa Cruz de la Zarza kreskis konstante ĝis atingi 4.940 loĝantojn en 2010.
En la lasta jardeko la loĝantaro plialtiĝis ĉefe pro du faktoroj: la plialtiĝo de la naskindico kaj la alveno de personoj de landoj de Nordafriko, Hispanameriko kaj, ĉefe, de Orienta Eŭropo.
En la jena tabelo montriĝas la evoluo de la nombro de loĝantoj inter 1970 kaj 2010 laŭ informo de la INE:[21]
1970 | 1981 | 1991 | 1996 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
4226 | 4217 | 4302 | 4439 | 4392 | 4505 | 4511 | 4594 | 4681 | 4764 | 4814 | 4775 | 4955 | 4929 | 4940 |
Laŭ informo de la INE de la jaro 2007, la nombro de enmigrantoj en Santa Cruz de la Zarza estas 524, koresponda al 11,0 % de la totala loĝantaro.[22] La 89,5% de la enmigrantoj estas eŭropaj, el kiuj 85,7% devenas de Rumanio kaj nur 3,6% de la cetero de la Eŭropa Unio. Praktike ĉiuj la enmigrantoj kiuj devenas de Afriko (5,2% de la totalo de inmigrantoj) devenas de Maroko kaj de la enmigrantoj devenaj de Ameriko (5,2% de la totalo), 0,8% estas de Kolombio, 1% de Ekvadoro kaj 0,2% de Argentino. Estas nur unu enmigranto azia en la municipo.[23]
Enmigrantoj rezidejaj en Santa Cruz de la Zarza laŭ deveno | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rumanio | Ekvadoro | ||||||||
Totalo Eŭropa Unio | Kolombio | ||||||||
Eŭropo neEU | Argentino | ||||||||
Maroko | Totalo Ameriko | ||||||||
Totalo Afriko | Totalo Azio | ||||||||
TOTALO | |||||||||
Fonto: Studo de ekonomiaj kaj sociaj informoj de Caja España.[23] |
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
La ĉefa ekonomia aktivado de Santa Cruz de la Zarza estis tradicie la agrikulturo kaj la brutobredado, kvankam, laŭ informo de la Instituto de Estadística de Castilla-La Mancha, en 2007 la distribuado de la dungaro laŭ okupsektoroj estis la jena: 32,5% de la laboristaro dediĉata al servoj (ĉefe komerco), 26,2% al industrio, 18,7% al agrikulturo kaj brutobredado kaj la cetera 22,6% al konstruado.[22]
La terenoj de Santa Cruz de la Zarza estas dediĉataj ĉefe al la kultivo de la vito, la olivarbo, la cerealoj (ĉefe tritiko kaj hordeo) kaj la legomoj (ĉefe lentoj kaj foje kikeroj). Estas ankaŭ plantejoj de hortikulturo de irigacio (tomatoj, melonoj, terpomoj...). Ankaŭ la brutobreda aktivado gravas en la ekonomio sanktakruca, ĉefe rilate al ŝafoj kaj kaproj. Ĝi troviĝas ene de la zono de geografie protektita produktado nome cordero manchego (manĉa ŝafo).[24]
La kultivo de kumino estis ege etenda en Santa Cruz de la Zarza ekde la Antikveco: pruvo estas la vilao romia Vicus Cuminarus (vojo de kuminoj) kiu estis en la municipa teritorio. Tiu aktivado pluis ĝis fino de la 19-a jarcento kaj meze de la 20-a jarcento, same kiel la kultivo de safrano.[1][20][25] La kultivo de safrano estis unu de la spezofontoj de la municipo. La municipo troviĝas ene de la zono de produktado de "Safrano de La Mancha".[26]
La industrio ludas gravan rolon en la ekonomio sanktakruca. Elstaras kompreneble la industrioj rilataj kun la agrikulturo kiaj la vinfaraj kooperativoj kaj olemuelejoj. Menciindas ĉefe la manĉaj fromaĝoj produktitaj en la municipo kaj premiitaj inter la plej bonkvalitaj de Kastilio-Manĉo.
Estas ankaŭ nombraj atelieroj rilataj kun la industrio tekstila kaj fabrikoj ĉiutipaj, ĉefe rilataj kun ligno (fabrikado de mebloj, pordoj, pargeto...) kaj fero.
El tradiciaj metioj per kiuj estis fama Santa Cruz de la Zarza (kia produktado de kestoj, ledaĵoj) survivas nur la memoro; kelka tradicia panfarejo aŭ nutrindustrio familia ekkomercis kelkajn «tipajn produktojn», por interna kaj sezonturisma konsumo, krom la semajnfinoj.
Estis ankaŭ grava industrio de teksiloj por fortaj tolaĵoj por kamparanoj kaj tinkturejoj[1] krom kaldrono por produktado de sapo.[20]
Kiel jam indikita, Santa Cruz de la Zarza estas municipo ĉefe dediĉata al la sektoro de servoj, ĉefe al komerco de ĉia tipo de produktoj je loka, komarka aŭ nacia nivelo. Okazas surstrata merkato ĉiumerkrede. En la municipo tiu estas konata kiel placo, ĉar ĝis la jaro 2006 tiu merkato okazis en la Placo de la Konstitucio. Tiu okazas en Santa Cruz de la Zarza ekde la Mezepoko en la nomita aktuale Placo de la Konstitucio.
La Raspa estis la populara nomo por la transportilo plej fama (nome buseto) en Santa Cruz de la Zarza, ĉar ekde la jaro 1954 estis uzata por alporti lokanojn al la stacio de fervojo. Ĝi havis la ĉasion de kamioneton Ford al kiu oni aldonis karoserion en ĉarpentejo de la municipo. Ĝi estis uzata ankaŭ kiel taksio ĉirkaŭe kaj eĉ kiel ambulanco se necese.
La nombroj de sendugitoj en Santa Cruz de la Zarza tuŝas ĉefe la virinojn. La informo relativa al junio de 2008 indikas ke estas 121 personoj inskribitaj kiel sendungitoj en la municipo, nome 44 viroj kaj 77 virinoj. Laŭ laborsektoroj, registras plej altan nombron de sendungitoj la sektoro de servoj kun 67, dum estas 37 en la industrio kaj 12 en la konstruado. Laŭ studnivelo, la ciferoj de sendungitoj estas: 59 ĉe tiuj kiuj finis la unuan etapon de mezinstruado, 39 ĉe tiuj kiuj havas nur bazan instruadon, 9 ĉe kiuj finis la mezinstruadon, 4 kun universitataj studoj, 2 kun Metia Instruado (FP) supera kaj 8 analfabetoj.
Laŭ aĝoj, estas plej da sendungitoj inter 25 kaj 29 jaroj kun 20; sekve de inter 30 kaj 34 jaroj, kun 19; inter 40 kaj 45, kun 19; kaj inter 35 kaj 39, kun 15. Estas 2 pli junaj ol 20 jaroj sendugitoj.[27]
Santa Cruz de la Zarza estas komunikata per ŝoseo kun urboj kiaj Toledo, Kvenko, Tarancón aŭ Toledo nome per la ŝoseo N-400, kie ĝi precize estas situanta ĉe la kilometro 82.[28][29]
La fervojo kiu haltas ĉe Santa Cruz de la Zarza estas tiu de la vojo R6 de trajnoj Madrido-Kvenko-Valencio kaj trapasas la municipan teritorion la linio de Alta Velocidad Española (AVE) nome grandrapida trajno inter Madrido kaj Valencio.[28][29]
Ĉiutage estas busoj al Madrido aŭ Toledo.
La jena tabelo montras la distancojn de Santa Cruz de la Zarza al aliaj municipoj aŭ urboj.[30]
Urboj | Distanco (km) | Urboj | Distanco (km) | Urboj | Distanco (km) |
---|---|---|---|---|---|
Toledo | 85 | Madrido | 83 | Kvenko | 101 |
Tarancón | 16 | Ocaña | 31 | Aranjuez | 46 |
Ciudad Real | 165 | Albacete | 186 | Guadalajara | 112 |
Quintanar de la Orden | 51 | Corral de Almaguer | 29 | Alcalá de Henares | 88 |
Barcelona | 629 | Mataró | 660 | Valencia | 289 |
Villarrubia de Santiago | 19 | Noblejas | 25 | Villamanrique de Tajo | 11 |
Zarza de Tajo | 7 | Fuentidueña de Tajo | 21 | Arganda del Rey | 57 |
En Santa Cruz de la Zarza estas radio, nome Onda Santa Cruz, funkcianta ekde la 1980-aj jaroj.
En la urba kerno estas granda nombro de palac-domoj kun abundo de senjoraj blazonoj. La tuta antikva domaro estas pavimita.
Ĝi estis konstruita ĉe malgranda preĝejo kiun la santiagismaj kavaliroj konstruigis ĉirkaŭ 1180. La nuna preĝejo estas de plano de latina kruco de tri navoj. La centra navo komponiĝas el du eroj, plus ĥorejo malantaŭa. La ĉefa kapelo ŝajne estis konstruita ĉirkaŭ 1593 fare de la samaj arkitektoj kiel la cetero de la konstruaĵo. La plej bonkvalita pentraĵo de la muzeo estas la Ĉieliro de Nia Senjorino de Alonso del Arco.[31][32][33]
La unua novaĵo pro ties ekzisto estas de 1185, tiam ekstermure de la vilaĝo; en la 15-a jarcento estis malgranda preĝejo, el gipso de tri navoj al kiu estis donacitaj ornamaĵoj fare de Isabel la Katolika. Estas de tri navoj sur arkoj kaj tuta el ŝtono. Kiel ĉe la preĝejo de Santiago, suferis la detruon de la Ĉefa Retablo dum la Hispana Enlanda Milito.[31][32][33]
La antikva konvento de Triunuanoj estis fondita en 1678 de Pascual Sánchez en malgranda kaj nesufiĉa konstruaĵo, pro kio ĉirkaŭ la jaro 1680 oni ŝanĝis ĝin por terenoj ĉe la placo kaj tie ili konstruis novan, kie ili loĝis ĝis la elklostrigo; el ĝi estas postlasitaj nur ruinoj. Francisco Asenjo Barbieri loĝis en ĝi dum tri jaroj.[31][32]
En la urba domaro de Santa Cruz de la Zarza estas nombraj nobelaj palac-domoj kun abundo de senjoraj blazonoj. La Casa de los Diez Hidalgos (domo de la dek hidalgoj) kiu iĝis muzeo-domo, situanta ĉe la strato Los Hidalgos, konservas kelkajn originajn ĉambrojn kaj ejojn kaj aliaj estis adaptitaj al pli moderna kaj loĝebla kondiĉaro. Estas la sidejo de la Asocio Kultura Amikoj de la Etnologia Muzeo,[34] en kies unua etaĝo oni ekspozicias fotojn de lernokursoj, instruistoj, lernolibrojn, iamajn ludilojn kaj kuriozaĵojn pri iama edukado. En la dua etaĝo oni montras agrikulturajn labolilojn: nome jugoj, draŝiloj, plugiloj... Estas ankaŭ fota arkivo, same kiel dokumenta kaj pri aliaj materialoj, kiel festoprogramoj, afiŝoj pri aktivadoj kaj eventoj, libroj, ktp.[31][32]
Alia de tiuj domoj estas La Casa del Gallo (kokodomo), kiu havas barokan enirejon kaj turon kun koko kiel ventoflago. Ĝi estas de la 17-a jarcento, elstaras la tureto sur la centra pordo kun ornamo el briko kaj fino el araba tegolo.[31][32]
Estas diversaj domoj de stilo ĉurigera en la strato Chacón, kiaj la Casa Chacón kaj la domo de José Sierra. La Casa Chacón elstaras pro ĝia pordego lintela kaj granda blazono kiu staras super la kornico de la konstruaĵo.[31][32]
En la strato Mayor situas la domo de la sinjoroj Gómez Rodríguez Monje, kiu posedas ankaŭ turon, kaj la domo Díaz Cézar, probable kiu plej bone konservas sian originan formon interne. La Domo de Cézar estas de la 17-a jarcento, de toleda mikso el briko kaj ŝtono kun arkaro super pordego por ĉararo kaj ornamaj elementoj ĉe la fasado.[31][32]
La Casa de las Cadenas (domo de la ĉenoj) estis gastejo kiu havis azilrajton, kun bonkvalitaj feraĵoj kaj kun la Ora Ŝaffelo kaj la dato de 1626. Estas eble la plej antikva kaj finkonstruiĝis en 1688, elstaras la du kolonoj de 1,50 m kiuj utilas kiel temilo de granda ferĉeno. Estas ankaŭ fera reĝa krono de la Habsburgoj kun la blazono de Hispanio kaj la Ora Lanfloko. Ĝi troviĝas ĉe la preĝejo de Sankta Mikaelo. Tiu domo havis plejan prestiĝon el la 16-a al la 18-a jarcento. Ŝajne gastis tie la reĝo de Hispanio, Karlo la 2-a, kiu devis tranokti unufoje en la municipo en 1680, kaj pro tio oni metis la Oran Lanflokon.[31][32]
EStas ankaŭ aliaj blazondomoj kiaj la domo de la Tercias Reales (ia imposto), poste konvertita en gastejo; la domo de la Senjoroj de Azor, de la 17-a jarcento; la domo de la du pordoj, de la 17-a jarcento, ĵus rekonstruita, ĝi havas tri etaĝojn, kun turo de kvar en angulo; kaj la domo de Emilio Lárraga, de la 18-a jarcento, situanta ĉe la strato Juan Cano. Elstaras ties centra podego kun blazono.[31][32]
Unika restaĵo de la antikva murego kiu ĉirkaŭis la vilaĝon. Estas sendube alia de la historiaj konstruaĵoj de Santa Cruz de la Zarza, kvankam ne estas precizaj novaĵoj pr ties konstruo. Oni supozasm ke temas pri la pordo de antikva mureca cirklo kiu iam enhavis la vilaĝon. La referencoj al la murego kaj al la Arko de la Vilaĝo, estas malabundaj kaj mallongaj, el kiuj la ĉefan oni havas en la relaciones, nome priskriboj menditaj de Filipo la 2-a en la jaro 1576 en kiuj laŭtekste oni diras, ke estas ĉirkaŭata la Vilaĝo de turoj antikvaj.
Alia grava referenco estas tiu de Pascual Madoz en la jaro 1839, kiu diras, ke estis fortikigita vilaĝo; oni konservis tiam 4 turojn ĉirkaŭ la preĝejo de Santiago.[1] Oni supozas, ke tiun konstruon faris homoj kiuj partoprenis en la reconquista de la valareo de la rivero Taĵo kaj ricevis la influon de la arabaj konstruoj; de tie la aspekto mudeĥara de la Arko de la Vilaĝo (ĉefe pro la brikoj kiuj komponas ĝin). Oni povas konstati la konstruon de la fortikaĵo de La Encomienda, murego kaj Arko de la Vilaĝo en la lasta kvarono de la 12-a jarcento.[32]
Ne estas referencoj pri dato aŭ atestilo verkita de la konstruo de la Urbodomo. La unua novaĵo kiun oni havas datas de komencoj de la 12-a jarcento. Ĝi estis reformita en 1894. En la jaro 1922 oni konstruis la Turon de la Horloĝo. Pri la teretaĝo iam karcerĉeloj, ties konstruo povus dati de la 15-a aŭ 16-a jarcento. La pentraĵoj de la kunvenejo estas faritaj sur tolaĵo kaj reprezentaa Liberecon kaj Justecon, de aŭtoreco nekonata.
La konstruaĵo de la Cerealujo estas situanta ĉe la strato Mayor kaj estis uzata kiel municipa biblioteko dum multaj jaroj. Ĝi estis reformita de la lernantoj de la Escuela taller «Santa Cruz» (atelierlenejo) por organizi tie la estontan Muzeon de Santa Cruz. La projekto Escuela Taller «Santa Cruz» ekis la 18-a de julio de 2006, finis la 17-a de julio de 2008 kaj celis personojn de inter 16 kaj 24 jaroj de la municipo aŭ de najbaraj municipoj. Ties fundamentaj celoj estis la laboriga helpo, la atingo de la bazaj niveloj de studado, la lernado de metio kaj la rehabilitado de konstruaĵoj de historia intereso.[32][35][36][37]
La Fonto de la Akvotuboj estas tradicia hidraŭlika verko kun akvotuboj kaj lavujoj, kie iam venis la virinoj de la vilaĝo lavi la tolaĵojn. La Encaño estis dukto de subtera akvo de la 16-a jarcento kiu fluas subtere sub la strato Zanja kaj kiu alvenas ĝis la Fonto de la Akvotuboj. Estas formata de kondukejo vizitebla konstruita sub volbo ascenda el briko. La akvo fluas subplanke laŭ kanaleto el ŝtono interrompita de ujetoj por dekantado kie sedimentas la sablo solvita en la akvo. Antikve sur ĉiu ujeto estis ŝtono kiu kaŝis la ujeton (stratnivele) kaj permesis, malkaŝite, aliri al la ujeto kaj purigi ĝin senecese subeniri.[31][32][38]
En la municipo estis nombraj kavodomoj el kiuj kelkaj estas ankoraŭ loĝataj. Ili sinsekvas laŭlinie laŭlonge de la deklivoj de Santa Cruz de la Zarza. El ekstero elstaras ties blankaj fasadoj per kalko kaj la kameno kiu staras montrante kuriosan formon konusan, kelkaj kun rimarkinda volumeno kia tiu nomata Chimenea gorda (dika kameno).[32]
En Santa Cruz de la Zarza estas granda muzika tradicio, tiele ekzistas bando de 75 muzikistoj, grupo de ĵazo, grupo de rok-muziko, grupo de gitaristoj, folkloro kaj tradicia muziko ktp. La bando jam ekzistis en 1896.
Estis teatro jam en 1850, zorge de Romualdo Rivas. Poste estis populara akcepto de tiaj spektakloj, inklude propran kompanion de Zarzuelo, kiu veturis eĉ en Amerikon. En la 1970-aj jaroj oni kreis la grupon Trébedes, kiu atingis sukceson en festivaloj kaj ludoj dum jardekoj.
La Karnavalo havis tradicion el la 19-a jarcento kaj post la tranĉo de la reĝimo de Francisco Franco, oni repopularigis ĝin el la 1980-aj jaroj ĝis nun.
Estas bez- kaj mez-lernejoj. Por sporto estas naĝejo, futbalejo, kaj aliaj sportejoj.
La kuirarto koincidas kun la tipa kuirarto de Kastilio-Manĉo.