Cimetière de Passy | |||
---|---|---|---|
Palaco Trokadero kaj tombejo de Passy | |||
ŝtato | Francio | ||
urbo | Parizo | ||
adreso | 2 rue du Commandant-Schloesing | ||
koordinatoj | 48° 51′ 45″ N, 2° 17′ 7″ O (mapo)48.86252.285278Koordinatoj: 48° 51′ 45″ N, 2° 17′ 7″ O (mapo) | ||
| |||
La tombejo de Passy (franclingve cimetière de Passy) estas unu el la tombejoj de Parizo. Ĝi troviĝas en la 16-a arondismento de la franca ĉefurbo (2, strato Commandant Schœlsing), en la kvartalo Passy.
Unu el la muroj de la tombejo estas dekoraciita per reliefo, kiu honorigas la soldatojn mortintajn dum la Unua mondmilito. Tiu belega tombejo kuŝas sub la ombro de la Eiffel-Turo.
Male de la aliaj tombejoj kreitaj de Napoleono en la komenco de la 19-a jarcento (Père-Lachaise, Montmartre...), la tombejo de Passy estas sufiĉe proksima al la urbocentro. Ĝi malfermiĝis en 1820, ene de riĉa kaj komerca kvartalo de la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi rapide fariĝis la plej aristokrata nekropolo de Parizo