Dombóvár [dombOvAr] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regionoSuda Transdanubio, en departementoTolna, en Distrikto Dombóvár, kies centro. La loknomo devenas el la slava "dobov".[1]
En 2020 havas Dombóvár sian 50jaran datrevenon, ekde la 1an de aprilo de 1970 estas urbo. En la urbo naskintaj personoj, kiuj akiris internacian sukcesojn: Imre Mándi (boksisto); Ferenc Pataki (en kapo rapide kalkulanta artisto) kaj Jenő Buzánszky (nacia 11-ano de fama hungara futbalgrupo /hungare: orteamo/) kaj Miklós Ivanich (piano-artisto) kaj Norbert Rózsa (naĝisto) kaj la granda sport-talento de hodiaŭ: Anna Lili Tóth (atleto). Ekde 1923 esperantistoj vivantaj en la urbo kulturas la tradicion kaj samideon de lingvo Esperanto.
Laŭ la ĉi tie trovitaj fosilioj estas pruvita, ke la regiono estis loĝita jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. En la 4a jarcento a. K. la keltoj okupis la teritorion de Transdanubio. Poste dum la 8a jaro ĝi estis definitive konkerita de la romianoj kaj aneksita al la Romia Imperio. En Panonio, Dombóvár povis danki sian ekziston pro sia favora geografia situo. Gravaj vojoj kondukis ĉi tie dum la romia epoko al Pécs (Sopianæ) kaj al Győr (Arrabona) kaj Óbuda (Aquincum), la ĉeesto de la romianoj estas pruvita de pluraj fosilioj. La urbeton nomis en la romiaj tempoj kiel Pons Sociorum Mansuectina (ponto /krucvojo: vojo-rivero/ Kapos-rivero), nur ĉi tiu unusola ponto estis ĉi tie en la regiono. Dum ankaŭ ĉi tiu periodo ekzistis ĉe la proksima vilaĝoAlsóhetény milita fortikaĵo, la muroj de ĝi estis neregula kvadrato, la longeco de muroj entute 1879 metroj kaj ĝia areo estis 21 hektaroj. En la 5a jarcento, la "perdita" urbo Iovio povis esti proksime al la fortikaĵo. Laŭ freŝaj arkeologiaj esploroj, ĉi tiu setlejo situis iomete pli norde, ĉirkaŭ 7 kilometrojn de Alsóhetény, ĉe la limo de Szakcs - Felsőleperd (Gölösi-dűlő).
La vera evoluo de Dombóvár estis okazita de la fervoja konstruado. La linio Dombóvár-Zákány estis finita en 1872, poste daŭris la konstruado de la linioj Dombóvár-Bátaszék-Baja, Budapest-Pécs, Dombóvár-Veszprém. Antaŭ 1908, Dombóvár estis en favora transporta situacio, tiu ankaŭ influis la evoluon de industrio. Pro la industriiĝo ekaperis la dungitoj de firmaoj, tie kie estis antaŭe nur homoj laborintaj en agrikulturo. En kelkaj jardekoj ĝi fariĝis la transporta kaj industria kaj komerca centro de la regiono. La fino de la jarcento ankaŭ okazis aliajn ŝanĝojn en la vivo de la urbo. En 1902 la nomo de la setlejo estis ŝanĝita de Ódombóvár al Dombóvár. Komenciĝis konstruado de infrastrukturaj elementoj, kiel elektra reto, pavimado de vojoj kaj trotuaroj. El la vidpunkto de trafiko ĝi estas tiam en preferata situacio. Tial ĝi povus iĝi la fervoja centro de Suda Transdanubio. Ĉi tio malfermis pliajn eblecojn por evolui. La nombro de loĝantoj kreskis kaj pluraj fabrikoj estis establitaj, inkluzive de konserveja fabriko, butero-fabriko, muelejo kaj fabrikejo. Plukreskis la elementaj lernejoj, kun la plifortigo de la etburĝa civitanoj, necesis ankaŭ fondi gimnazion. La Reĝa Katolika Gimnazio Miklós Eszterházy en Dombóvár estis inaŭgurita en 1929. Pro la pluevoluiĝo Dombóvár estis deklarita urbo la 1an de aprilo1970.
Urbestro: estas politikisto kiu laboras kiel la estro de urbo. Urbestro povas agi kiel la ĉefano de konsilantaro, aŭ eble esti unua estro. La urbestro povas esti elektita oficialulo, aŭ nur ceremonia ofico.
Ŝoltiso: el la 16-a jarcento, kiu nomiĝis Enderle kaj pri kiu ekzistas plurstrofa kanto kaj dramo surscenigata ekde 1950 ĉiujn dek jarojn.
Ŝoltiso aŭ lokumisto (lat. scultetus) estas fondinto aŭ peranto de loĝigo de municipo surbaze de germana kaj valaĥia rajtoj. Dum koloniigado laŭ la valaĥia rajto li nomiĝis ankaŭ kenezo.
Surbaze de skriba kontrakto kun landestro la ŝoltiso akiris por fondi la novan aŭ loĝigi la malnovan, dezertiĝintan vilaĝon privilegiojn, kiuj sekurigis al li avantaĝajn posedantajn rilatojn kaj heredan vilaĝestrecon kun certa jura kaj administra leĝrajto. Li invitis domaranojn, li dividis grundon kaj li estis plenumisto inter landestro kaj servutuloj. Fine de la 17-a jarcento la nocio ŝoltiso markis ankaŭ vilaĝestron, kiu havis neniajn privilegiojn.
La vorto ŝoltiso devenas el la germana Schultheiß (en meza supra germana lingvo "ordonisto por egaligi ŝuldecon" < Schuld - ŝuldeco, ŝulda plenumo + heißen - ordoni, aldevigi) kaj ĝi markis juĝ-plenuman leĝrajtojn de la ŝoltiso. En la slovaka, germana aŭ latina aspektoj ĝi estas bazo de multaj familiaj nomoj - Šoltýs, Šulc, Schulz(e), Škultéty, Škult kaj simile.
Post urblibra reguligo dum Maria Terezia la instituto de la ŝoltiso tute pereis.
Guberniestro: estas ŝtata gvidanto, kiu regas landon aŭ grandan landoparton (iam kolonioj, federaciaj landoj) per preskaŭ plenpotenco. Ĝi ofte regis anstataŭ la reĝo, se la reĝo estis ne plenaĝa.
La gubernion enkondukis en RusioPetro la Granda en 1708. Tie la guberniestro respondecis pri administrado, juraferoj, policaj kaj financaj aferoj. Li estis ankaŭ ĉefkomandanto de la taĉmento garnizonigitaj en la gubernio.
Kun la konstruado de la fervojaj linioj, la vivo de la terkultura Dombóvár tute ŝanĝiĝis. En la kolonio estis establitaj industriaj setlejoj, kiuj antaŭe ludis kamparan rolon, la administra situacio de la vilaĝo ŝanĝiĝis, kaj aldone al multaj ŝanĝoj ĝi ankaŭ okupis la rolon de kultura estro de la regiono.
La Hungária Vajkiviteli Rt.. komencis funkcii en novembro de 1900. Lia ĉefa produkto estis bonkvalita butero, kun kiu li gajnis oran medalon ĉe la nacia ekspozicio. Signifa parto de la 16-20 q ĉiutage iris al eksterlandaj merkatoj. De 1961 laŭ la preteksto de centrumado, la buterkproduktada fako translokiĝis al Kaposvár.
En 1912, Etelka Dőry fondis la Dőry Konzervgyár, kiu komencis rapide prosperi pro militaj transportoj. En la 1930-aj jaroj, ĝi jam dungis 100 laboristojn, kaj en la someraj kaj aŭtunaj sezonoj portempe 350-600 homoj. Ĝiaj produktoj - diversaj kompotoj, marmeladoj, frandaĵoj - estis popularaj tra Eŭropo kaj eĉ eksportitaj al Sudameriko. Post la dua mondmilito, la fabriko estis fermita pro ekonomiaj kialoj, la maŝinoj estis malmuntitaj kaj forigitaj.
La MÁV Talpfatelítő Vállalat estis fondita en 1914. De la komenco de 20a jarcento, la eŭropa kaj eĉ mondfama MÁV iom post iom bezonis pli multe da ŝpaltoj pro la rapide kreskanta longeco de fervojo kaj eĉ vartado de jam ekzistantaj fervojaj linioj, al tiuj ili fabrikis la ŝpaltojn en siaj uzinoj.
En la fabrikejo de Dombóvár, ankaŭ rilate al la nuntempaj kondiĉoj, ili produktis konsiderindan kvanton da ŝpalto helpe de aparatoj formalaj al la normoj de periodo.
En 1925princo Esterházy establis vapormuelejon en Újdombóvár. La uzino ankaŭ estis ekipita per industria kaj mallarĝa relparo, por ke oni povis transporti sur relparo grandajn kvantojn da greno al la muelejo .
Kiel ĉiun biologianpopulacion ankaŭ la homan limigas la provizo de nutraĵoj, la efiko de malsanoj kaj aliaj faktoroj de la medio. La evoluon de la loĝantaro influas krome sociaj kutimoj kaj tradicioj kaj la evoluo de scienco kaj tekniko (ekzemple la medicino reduktis la mortokvanton kaj plilongigis la vivodaŭron).
Popolnombrado (aŭ censo) estas ago de la ŝtato, kiam ĉiu loĝanto estas statistike priskribita.
Popolnombrado temas ne nur pri nombrado de popolo, ĉar la celo estas ne nur koni la nombron de loĝantoj, sed ĉefe ricevi multajn personajn datumojn pri la loĝantoj.
La celo de popolnombrado estas kono de la ecoj de la loĝantaro, por ebligi planadon. Politike, popolnombrado povas taŭgi por reguligi balotadojn. Ekonomie, popolnombrado konigas la ekonomian disvolvon de la lando, la variecon, la bezonon pri infrastrukturo, ktp. Apartan gravecon havas fiskaj motivoj, ĉar popolnombrado helpas en la fiksado de impostoj.
„Cinege Cipője” Alapítvány, fondaĵo por apogi Bazlernejon Móra Ferenc Peranto: s-ino Hopp, Éva Pricz Sidejo: Szabadság u. 27.
„Életet az éveknek” Közhasznú Alapítvány, fondaĵo por helpi familiojn Peranto: s-ino János Fehér Sidejo: Dombóvár Földvár u. 11/a.
„Help-Dombóvár” Egyesület, societo por helpi bestojn Peranto: Katalin Babulják Sidejo: József A. u. 4.
JALINGVA József Attila Ált. Isk. Idegen Nyelv Tanításért Alapítvány, fondaĵo por instrui fremdajn lingvojn Peranto: s-ino Hetesi, Tünde Sidejo: Fő u. 42-44.
Nauzika Szeme Fénye Alapítvány, fondaĵo por helpi specialajn grupojn Peranto: Ágnes Visegrádi Sidejo: Szent Gellért u. 7.
Nők Dombóvárért Egyesület, societo por virinojn Peranto: Szilvia Keppel Sidejo: Ady E. u. 25.
Puer nats est nobis- Gyermek adatott nekünk Alapítvány, fondaĵo por helpi infanojn Peranto: s-ino Szenyéri, Júlianna Szabolcska Sidejo: Hunyadi tér 23.
Tolna Megye Természeti értékeiért Alapítvány, fondaĵo pro birdoj Peranto: Róbert Tálos Sidejo: Dombó Pál u. 42/a.
Alkony-Támasz Alapítvány, fondaĵo por helpi maljunulojn Peranto: s-ino dr. Kutas, Margit Bauer dr. Sidejo: III. u. 22.
Diákjainkért Alapítvány, fondaĵo por helpi gelernantojn Peranto: Tibor Tóth Sidejo: Pannónia u. 21.
Az Ifjúság Zenei Neveléséért Alapítvány, fondaĵo por helpi junajn muzikistojn Peranto: János Balaskó Sidejo: Bezerédy u. 2/b.
Dombóvár Radiológiáért Alapítvány, fondaĵo por helpi sanon Peranto: Zsuzsanna Sándor dr. Sidejo: Ady u. 45-51/1. ép.
Dombóvári ILCO Egyesület, societo por helpi sanon Peranto: s-ino József Vancsa Sidejo: Vasút sor 12.
Dombóvári Ipartestület, societo por industrio Peranto: Ferenc Spengler Sidejo: Teleki u. 7-9.
Dombóvári Kertbarát Egyesület, societo por ĝarden-amikoj Peranto: János Kovács Sidejo: Hunyadi tér 25.
Dombóvári Nyugdíjasok Érdekvédelmi Egyesülete, societo por pensiuloj Peranto: Károly Bakonyi Sidejo: Hunyadi tér 25.
Dombóvári Ózon Asztma Egyesület, societo por helpi sanon Peranto: Sándor Tóth Sidejo: Hunyadi tér 25.
Kapos- hegyháti Natúrpark Egyesület, societo por protekti naturon Peranto: Gyula Dávid Sidejo: Bezerédj u. 14.
Dombóvári Polgárőr Egyesület, societo por protekti sekurecon Peranto: Gábor Király Sidejo: Szabadság u. 18.
Dombóvári Székely Kör, societo por sikuloj Peranto: s-ino József Horváth Sidejo: Ivanich Antal u. 51.
Dombóvári Szociális Lakásalap Alapítvány, fondaĵo por helpi loĝadon Peranto: Gábor Király Sidejo: Szabadság u. 18.
Dombóvári Zenész Egyesület, societo por helpi muzikon Peranto: János Balaskó Sidejo: Árnyas u. 11.
Galamb és kisállattenyésztő Egyesület, societo pro kolomboj Peranto: Pernecker Antal Sidejo: Hunyadi tér 25.
Margaréta a Gyermekekért Alapítvány, fondaĵo por infanoj Peranto: Katalin Mézmer dr. Sidejo: Bezerédj u. 2/a.
Gyöngyszem Alapítvány, fondaĵo pro infanĝardeno Peranto: s-ino Jánosi Orsolya Miklóssy Sidejo: Bezerédj u. 33.
Játékvár Alapítvány, fondaĵo pro infanĝardeno Peranto: s-ino Reizinger Andrea Rostás Sidejo: Zrínyi u. 10.
Jövő Emberkéje Alapítvány, fondaĵo pro infanvartejo Peranto: s-ino Szemes Anikó Lerich Sidejo: Kórház u. 35.
Kisbarát Alapítvány (Erszébet Ovi), fondaĵo por infanĝardeno Peranto: Róbert Männer Sidejo: Petőfi u. 27.
M-12 Dombóvári Postagalamb Sportegyesület, societo pro kolomboj Peranto: Gyula Fábián Sidejo: 7256 Kercseliget, Bükkpuszta 29/2.
Magyarországi Német Nemzetiségűek Egyesülete, societo por germanoj Peranto: Frucht Ferenc Sidejo: Bezerédj u. 14.
MME 28.sz. Dombóvári Csoportja, societo pro birdoj Peranto: Sándor Nagy Sidejo: Dombó Pál u. 42/a.
Presidium Közhasznú Egyesület, societo por maljunuloj kaj handikapuloj Peranto: Rieger Erika Sidejo: Rezeda u. 7.
Újkezdet Roma Egyesület, societo por ciganoj Peranto: Zsolt Ligorovics Sidejo: Táncsics M. u. 8.
Viharmadár Önkéntes Mentő Egyesület, societo por helpi kaj preventi domaĝojn Peranto: Gergely Sándor Hosszú Sidejo: Damjanich J. u. 6.
Százszorszép Alapítvány, fondaĵo pro infanĝardeno Peranto: s-ino Bárány, Edit Búzás Sidejo: III. u. 34.
Dombóvári Kutyás Egyesület, societo pro hundoj Peranto: Jenő Kővágó Sidejo: Kosztolányi u. 5.
Dombóvári Magyar Izraelita Baráti Társaság, societo por hebreoj Peranto: Zoltán Rostás Sidejo: Kossuth u. 69.
Fekete István Kulturális Egyesület, societo pro verkisto István Fekete Peranto: Imre Bodó Sidejo: Hóvirág u. 25.
Dombóvári Szívklub Egyesület, societo por samo Peranto: Mária Bereczki dr. Sidejo:
Dombóvár-Kernen i.R. Baráti Kör Egyesülete societo pro ĝemelurbo Kernen Peranto: s-ino Pál Grünwald Sidejo: Kölcsey u. 64.
Dombó-Dog Centrum Kutyás Sport Egyesület, societo pro hundoj Peranto: Lajos Papp Sidejo: 7215 Nak, Fő u. 194.
Dombóvári Városszépítő és Városvédő Egyesület, societo pro urbo Peranto: László Szűcs Sidejo: Szabadság u. 16.
Kapos Alapítvány, fondaĵo pro koruso Kapos Peranto: György Kőszegi Sidejo: Hunyadi tér 25.
Dombóvári Ifjúsági Fúvószenekar KHE, societo pro blovorkestro Peranto: András Kiszler Sidejo: Bezerédj u 6. II/6.
Dombóvári Apáczai Alapítvány, fondaĵo pro mezlernejo Apáczai Peranto: Gábor Kóródi Sidejo: Arany János tér 21.
PRO Dombóvár Egyesület, societo pro urbo Peranto: Zoltán Rostás Sidejo: Kossuth u. 69.
Dombóvári Örmény Nemzetiségi Egyesület, societo pro armenoj Peranto: Attila Farkas Sidejo: Bezerédj u. 6. 4/16.
HB Dombóvári Blockflöte Egyesület, societo pro muziko Peranto: Violetta Varga Sidejo: Krúdy Gyula u. 39.
Hospital Alapítvány, fondaĵo pro Hospital Dombóvár Peranto: Hospital Dombóvár Sidejo: Szent István tér 1.
PC 424 Dombóvári Pipaklub, societo pro pipfumado Peranto: Szilárd Hegyháti Sidejo: Rákóczi u. 53.
DURA Eszperantó Barátok Dombóvár, societo pro lingvo Esperanto Peranto: Róbert G. Nagy Sidejo: Orgona u. 16.
La cirkonstancoj de komenco pri movado: Poeto László Szepessy (1880-1915) naskinta en la strato Erzsébet de urbo, inter 1912-1915 komisiis lin Sándor Giesswein ĉefpastro, deputito por skribi la marŝkanton de kristano-socialistoj[16]. Helpnotario György Lehman la unua esperantisto de Dombóvár (1901-1932) ankaŭ naskinta en la strato Erzsébet. Sándor Giesswein en ĉi tiu tempo estis la prezidanto de Hungara Landa Esperanto-Asocio. Giesswein dum 1920 komencis organizi la Internacian Paco-Ligon de Esperantistoj. Dum tiu laboro ekkonis li György Lehman la unuan esperantiston de Dombóvár. La Paco-Ligo estiĝis en 1923 kaj mortis Sándor Giesswein. En Dombóvár la esperantistoj de ĉi tiu tempo originigas la komencon de Esperanto-movado. Ceteraj eventoj: La Otomana Imperio ĉesis por ekzisti kaj establiĝis la moderna Turkio; Adolf Hitler fiaskis dum la munkena puĉo (biero-puĉo) por akiri la politikan potencon en Germanio.
Vidindaĵo aŭ turisma vidindaĵo estas signifa monumento de naturo aŭ kulturo aŭ io alie alloga, spektakla aŭ elstara, ofte trovebla en turismaj programoj.
Ofte temas pri objektoj, kiujn la vojaĝanto jam konas pro gazetartikolo, televidelsendaĵo, vojaĝromano ktp., kaj nun volas vidi mem.
Organizistoj de porindividuaj vojaĝoj kritikas la terminon "vidindaĵo"', ĉar ĝi implikas, ke malmultaj spektaklaj objektoj valoras la rigardadon, dum aliaj ĉiutagaĵoj ne meritas ĝin - kvankam tiuj estas minimume same gravaj por sperti kaj kompreni la viditajn aferojn.
Kio estas aparta vidindaĵo, tio ankaŭ dependas de la vizitantoj mem - biologiistoj, muzikistoj, historiistoj trovas diversajn aferojn interesaj.
Tipaj kulturaj vidindaĵoj estas historiaj konstruaĵoj aŭ specifaj objektoj de aktuala historio. Naturaj vidindaĵoj ekzemple estas lagoj aŭ montoj.
Naturscienca Ekspoziciejo
de 1991 en la ĉambro de Urbocentra Bazlernejo (Belvárosi Általános Iskola) estas prezentita unu parto de birdofaŭno pri departementoTolna. Ekster la ornitologia materialo estas ankoraŭ videblaj: trofeoj,ovo-, nesto-, rikolto-, skarabo- kaj papilio-kolektado.
La gimnazio Gyula Illyés estis en 2003 la 35a plej bone en la lando, tiel sen la gimnazioj de departementaj sidejoj kaj Budapeŝto la plej bone[20]. Multe da famuloj lernis ĉi tie ekzemple poeto kaj verkisto Gyula Illyés, en kapo rapide kalkulanta artisto Ferenc Pataki, olimpikanto Jenő Buzánszky, ano de legenda futbala Orteamo.
Banejo Dombóvár-Gunaras
Dombóvár-Gunaras estas fama ban- kaj kuracbanejo pro ĝia sulfura akvo.
Muzeo de István Fekete
En la muzeo estas kolektita la personaĵoj kaj manuskriptoj de verkisto por vidi kaj ekkoni.
La arbaro Sziget (insulo), per maljunaj kverkoj kaj floroplena parko.
En ĉi tiu parko estas videbla la statuoj pri ministroj de unua hungara registaro sendependa. La monumentala kompozicio estas la kreaĵo de skulptisto János Horvay. La statuo-grupo estas la unusola kreaĵo en la lando, kiu prezentas la anojn de la unua hungara kaj respondeca registaro sendependa. En 1959 danke al la kunlaboro de vivantoj, Ĝi trovis azilon ĉi tie.
Ĉe la limo de Dombóvár kaj bordo de rivero Kapos estas trovebla la ruino de fortikaĵo Dombó, kiu estas nomita hodiaŭ cikonio fortikaĵo pro la ĉi tie konstruita cikonioj-nestejo.
Parko de eta civitanoj2007 Por tiuj infanoj kies parencoj petas, oni plantas registritan arbon en ĉi tiu parko.
Insulo Sankta Vendel: Sur la teritorio de banejo Dombóvár-Gunaras estas lago por boatoj, tie estas trovebla insulo kun koro, la amemuloj povas klaki pendseruron sur la koron.
Sinfotejo: Unika fotejo kun fono pri iama humoro de banejo Dombóvár-Gunaras.
Parko Otto Habsburg: Otto von Habsburg – honora civitano de Dombóvár – dum jaroj estis ano de Eŭropa Parlamento kaj laboris multe por disvastiĝo de Eŭropa Unio kaj aliĝo de Hungario. La parko havas fotokolektadon pri lia agadoj kaj vizitadoj de Dombóvár.
Parko de Sepkontinentoj: La urbocentra parko prezentas la karakterizajn plantojn de kontinentoj pri nia planedo.
Fiŝkaptista lago Bontova: Ĉe la limo de Dombóvár troveblas unu akva Elizeo, kie la fiŝkaptistoj, kiuj laŭ la principo: prenu kaj reĵetu agas, povas rabate fiŝkapti.
Kapelo Sankta Anna - fonto, en setlejo Szőlőhegy: Oni jam celebris meson en la 1870 konstruita kapelo. En 1912 estis alkonstruita unu turo.
Valo de rojo Konda: Stacioj: Naturprotekta Ekspoziciejo, la iama spurlinio de malgranda fervojo, lago Szállásrét, lago Tüske.
Naturprotekta Ekspoziciejo: Prezentas la faunon kaj flaŭron de Dombóvár.
Vaporlokomotivo 424: Antaŭ la stacidomo staras en 1943 konstruita malnovaĵo.
Domo Tinódi (kulturdomo): La 3an de aprilo1973 malfermis siajn pordojn, ĝi estas ankaŭ teatrejo.
Fervojista Muzeo en la eksa fervoja sekurejo.
Gravuraĵo de fortikaĵo Dombó.
Fervoja eksstacidomo, hodiaŭ estas Naturprotekta Ekspoziciejo.
Maketo pri loĝturo de arbaro Sziget (Dombóvár) en la fortikaĵ-parko de Dinnyés.
Dum la famo estas ĝenerale kondiĉo por atingi la statuson de "famulo", ĝi ne ĉiam sufiĉas. Ekzistu ia nivelo de publika intereso pri tiu persono, sed tre ofte multaj famuloj estas tiaj nur dum certa tempoperiodo pro portempaj kialoj kiel esti aperinta en televida programo, esti farinta ion, kio lokas ĝin sub la publikan atenton (kiel trapasi la Manikan Markolon naĝe) aŭ esti la unua, farinta ion. Estas ankaŭ fakaj famuloj, kiuj estas famuloj nur por tiuj, kiuj ĝuas specifan temon, kaj pro tio ili konsideras ilin kiel famulojn nur ene de tiu limigita medio.
Gyula Illyés (1902–1983) verkisto dum 1913-1914 komencis sian studon en gimnazio de Dombóvár. (nun tiu estas Gyula Illyés Gimnazio)
Lajos Takács (1921–1985) etnografo vizitis la gimnazion Királyi Katolikus Esterházy Miklós Nádor Főgimnázium.
Simon Sarkantyu (1921–1989) pentristo En 1941-ben estis abiturenta en la gimnazio Királyi Katolikus Esterházy Miklós Nádor Főgimnázium.
Hanna Szenes (Chana Senesh) (17an de julio1921 – 7an de novembro1944) poeto, nacia heroo de Israelo, dum la jaroj ŝiaj studentaj jaroj restadis multe da tempo ĉe siaj parencoj familio Sas (Spitzer) en Dombóvár.
Lajos Újváry pentristo, instruisto abiturenta en gimnazio Királyi Katolikus Esterházy Miklós Nádor Főgimnázium. en 1944.
Imre Mándi boksisto, hungara ĉampiono (1935) per la boksklubo VOGE de Dombóvár. Olimpika 5a,Europa 2a loko, 49-foje reprezentas Hungarion en boksado dum internaciaj konkuroj.
Sándor Békés ĵurnalisto, verkisto, fondinto kaj estro kaj ĉefredaktanto de HTV Studio en urbo Pécs, en 1958 abiturenta en Gőgös Ignác Gimnázium.
Lajos Fülep (1885–1970) arthistoriisto, artfilozofo, reformito-pastro, profesoro de universitato, ano de HSA, inter 1920–1922 estis instruisto de gimnazio.
Tibor Tüskés (1930-2009) verkisto, historiisto de literaturo, ĉefredaktanto de gazeto: Jelenkor, komencis instrui en la gimnazio Gőgös Ignác (hodiaŭ: Illyés Gyula) Gimnázium, en 1952.
Antal Gebhardt dr. (1887–1972) juristo, biologo, doktoro de HSA, juĝisto kaj prezidanto de Distrikta Juĝejo inter 1919–1948 en la urbo.
Honorcivitaneco estas kutime la plej alta distingo kaj honorado disdonata fare de urbo aŭ komunumo por persono, kiu elstarmaniere meritis pri la bonstato de la civitanoj aŭ pri la prestiĝo de la loko. Ekzistas plejofte regularo pri la disdonado de la honorcivitaneco, laŭ kiu la urba parlamento decidas pri ĝi. Krom tio foje universitatoj donas al merititoj la honorcivitanecon.
En Dombóvár funkcias multe da sport-asocioj. Iuj sportistoj de Dombóvár atingis mondfaman sukcesojn. Ĉi tie lernis naĝi la olimpik- kaj mond- kaj Eŭropa ĉampiona bustnaĝisto Norbert Rózsa. Jenő Buzánszky eksa nacia 11ano de mondfama hungara futbalgrupo (hungare: orteamo) inter 1950-1956 naskinta en Újdombóvár, nun urboparto de Dombóvár. La plej granda sport-talento de hodiaŭ estas Anna Lili Tóth atleto, naskinta en 1998.
KONDA-PATAK VÖLGYE - Valo de Konda-rojo: Nyerges-lago - banejo Dombóvár-Gunaras - 25 km
„IFLÁK” KERÉKPÁROS TÚRAÚTVONAL - Itinero IFLÁK bicikla ekskursio: Dombóvár-Gunaras – Sziget-arbaro – "Cikonio-fortikaĵo" – preĝejo de Kaposszekcső – belvedero de Csikóstőttös – preĝejo de Mágocs – birdgvatejo ĉe la "Béka"-lago – avizotabulo pri la popolo IFLÁK - 32 km
„WOSINSKY” KERÉKPÁROS KÖRTÚRA - ronditinero de „WOSINSKY” per biciklo: Dombóvár – Döbrököz – Kurd – Lengyel – Mekényes – Nagyhajmás – Mágocs – Dombóvár - 32 km
KONDA-VÖLGYI TÓKÖR - Lago-ronditinero de Konda-valo: strato Gyár – Konda-valo – lagoj de Tüske – strato Gyár - 12 km
„HAT VÁR HAT RÁD” TÚRA - Itinero de fortikaĵoj: fortikaĵo de Werböczy (Döbrököz) – fortikaĵruino de Szarvasd – Dombóvár-Gunaras – fortikaĵo Kaposszekcső – Dáró-fortikaĵo de Jágónak – "cikonio-fortikaĵo" – loĝturo de Sziget-arbaro - 32 km
„HÍRESSÉGEK ÚTJA” - Vojo de famuloj: Vojó Pannónia – strato Kórház – strato Gyár – strato Bajcsy-Zsilinszky – strato Katona József – strato Dózsa György – strato Szabadság – placo Hunyadi – strato Dombó Pál – strato Bezerédj – vojo Pannónia - 5 km
„MESEÚT” - Fabelvojo: placo Hunyadi (Domo Tinódi - kulturdomo) – strato Dombó Pál – strato Bezerédj – strato Jókai utca – placo Hunyadi (Rossmann) – placo Hunyadi (Csillagház - Stelo-domo) - 1,1 km
„PUSZTÁK NÉPE” ÚTVONAL - Popolo de dezertoj: kapelo Dombóvár-Gunaras – Szarvasd – Nagypáltelep - 16 km
„CSODABOGYÓS” ÚTVONAL - Itinero mirakla bero: DÖPTE-bazo – Újdombóvár (strato Béke) – Béka-lago – Klostro-vojo – Mágocs-montovojo – ĉas-domo de Mágocs – Koszorú-monteto (Majális) – finhaltejo de aŭtobuso en Döbrököz - 15 km
↑En urbo Dombóvár nun la (en Juĝejo neregistrita kuniĝo) DURA Esperanto-amikoj de Dombóvár vivtenas la esperanto-movadon.
↑hungare: József Kriton-Vízi, Szepessy László megidézése. Kézirat, munkaanyag. Dombóvári Helytörténeti Múzeum, Archívum.
↑Esperantalioj estas belartaj aŭ metiartaj kreaĵoj en (aŭ videblaj de) publikaj terenoj aŭ en publikaj institucioj starigitaj por esperantistoj, Esperanto-organizaĵoj, -eventoj, -kreaĵoj, laŭ siaj destinoj nemoveblaj (statuoj, monumentoj, reliefoj, memortabuloj, konstruaĵ-ornamaĵoj, tomb-monumentoj, ornam-pavimoj, informtekstoj faritaj el konstantaj materialoj, k. s..
Ne apartenas al esperantalioj geografiaj objektoj kun Esperant-rilataj nomoj, t.e. la Esperant-rilataj toponimoj (stratoj, pontoj, montoj, fontoj, k.s. ), sed kompreneble ekzistas tie starigitaj, ilian nomon signantaj esperantalioj.
Bulteno hungare: Kovács Rózsa → Szepessy László (1880-1915). Különlenyomat a Dombóvári Sz. Orsolya-Rendi Tanítónőképző-Intézet 1940-41. is. évi évkönyvéből. 21 p. Dombóvár